Skip to main content

Full text of "Kontakto - Numero 246 (2011)"

See other formats


Nanne Kalma: "Muziko estas ĉiam interne ± 


numero 


Historio 

Fajra bato de Vezuvio 


Facila 

ĉkblogu Esperante nun! 


La blaga blogo 

Blogo pri heroo | kulpulo 



1 i ™ * JW 

5* jpi 

thv i ĴiMftii 

1*1 13 1 K J ■ -r> Lfr r 


Li :- v A »,1 

: ki iTĴir ''r- 
















KOTIZTABELO DE UEA POR 2012 

La jcnaj terifoj validas ankaij por postaj jarŭj, st lu pago 
estas farita antaŭ la 30-a de septembra 2012 

Lando/valutp 

MG MJ(-T|MA( T| 5A 

Klg 

sz 

Aŭslralia/dalara 

14 

34 

05 

51 

31 

170 

Aŭsifio/eDro 

UL 

25 

B1 

33 

23 

122 

Eetoici/eŭio 

10 

25 

61 

38 

23 

122 

Sranla-Bŭno 

& 

12 

31 

19 

11 

62 

^io/oundO' 

g 

2 \ 

52 

33 

JL 

104 

Ĉeĥio/krono 

170 

420 

1050 

670 

400 

2100 

Danio/krono 

70 

180 

450 

285 

170 

000 

Estonio/eŭrt! 

7 

1? 

42 

27 

16 

84 

Finnlando/eiro 

10 

25 

81 

38 

23 

122 

Francia/eŭro 

10 

25 

61 

38 

23 

122 

Gerniĵnia/eŭro 

10 

25 

81 

33 

23 

122 

Greklando/eŭro 

5 

20 

5fl 

32 

1.9„ 

100 

HiŝDaniŭ/eŭro 

10 

25 

61 

38 

23 

122 

Hunoario/funnto 

1750 4400 11000 700Ŭ 

4200 22000 

Irlando/eŭno 

10 

25 

81 

38 

23 

122 

Iŝtendo/eŭro 

10 

25 

61 

37 

22 

122 

l&faelo/eLku 

T 

18 

40 

23 

17 

92 

Italia/e&ro 

10 

25 

5L 

33 

23 

J2Z 

Jaoamo/eno 

1120 

290C 

7000 

4200 

2520 

14000 

Kanadordolaro 

13 

34 

04 

50 

30 

160 

Lŭlvio/lŭtD 

4 

11 

27 

17 

10 

54 

Liloviovlido 

20 

50 

130 

80 

50 

260 

Nededandci/esŭrD 

10 

25 

61 

38 

23 

122 

Norveaiŭkrnro 

JL 

180 

470 

2E0 

170 

040 

Nov-Zeland& f dolaro 

18 

44 

110 

66 

40 

220 

Pdlandŭ/zlŭto 

28 

64 

160 

100' 

60 

320 

Porltjaalia/eŭro 

a 

20 

5P 

?2 

19 

100 

Flusiateŭro 

& 

12 

31 

19 

11 

62 

Sfov^kio/eŭra 

7 

17 

42 

27 

16 

84 

Stontenio/Bŭra 

s 

2L 

5S 

32 


100 

Svetjii:i;1:rono 

88 

220 

550 

350 

210 

noo 

Sviŝlartdo/franko 

12 

30 

75 

45 

27 

150 

UE;anO''dolarc 

13 

32 

00 

43 

29 

160 

TARIFO A/enro 

6 

16 

4ji 

25 

15 

82 

TARIFO B/eŭio 

5 

12 

31 

19 

11 

62 


ALI.4J LANDOJ: Lukfnmburgn l.ifj BHgb; Krpm k.ij Miltn l.iŭ Slnwnlo. 
TARIFO A: Bahanwj P Honkongo, Korea Resp... Singaipuro, Sjd-Afriko, 
Tphflno. 

TARIFO B '2 ĉiuj ceteraj la ndoj ne jam menciitaj 1 . 

MG; Memibiie kuf! Gvidhbnĵ kjj m&nata neta n^ĵbulteno. 

MJ | -TIi: Membfo kun Jarlibro kaj la revuo Esperanto rete [kaj ĝis inkl. 
29 jaroj menrtfcr&en tejO kun Kontakto s.en pli-i pog&), 

MAf-l): Membro-Abonanto kael MJ(-T) p‘us la revuo E&peranto. 
dm[-t|: Dumw3 Membno: pog&4 por lo tuta vrvo 2S-obton de la k&- 
tizo MA; rkevss la Jariibnon, la revuon Esperanto.. kaj ĝis inkL 29 jarcj, 
tefwu&f>KDntakto 

DMJ(-T): Dumvva Membra kun Jarlibro: pa.p.di pcr la tuta vk) 25- 
ŭbl&n de la k&tiio IVtJj ricevas la JsrTibrori kaj ĝis ini;i. 29 jar&i, merTh 
brecon en TEJŬ kun Kontakte. 

5A; SimpJa abono al la revuo Esperanlo, sen membreco en UEA. 

Kto. Aborvo al la revuo Kc.ntahto, sen Ja membrecŭ e n U EA/TEJO. 

SZr Kotiio por Sodeto Zamenh&f; mecenata kategorio (aldkmiĝjis al 
alia kŭrifo; ne inklufivas memhrecon en> UFA). 

PT; Pa&ono dc TEK>: pagas 3-bblc la kntizon dc MJ< Tl pof subtoni 
TEJŬ (nc Inkluzivas membrecon); rlcevas la reuuon Korvtakto kaj aliajn 
eWofwĵojn de TEJO. 


MJ(T )t MEMBRO KUN JARUBRO KAJ LA REVUO ESPERANIO 
RETE (KAJ Ĝ!S INKL. 29 JAROJ MEMBRO EN TEK) KUN 

KONTAKTO sen plia pago). 

MA{“T^MEMBfiOTABONA^nDWELlVU(^I^PtJJSLAR£VUO 

ESPERANia 

Kto:abwwaliarevuo KONTAKIO,senmembrkoejj 
UEA/TEJa 

PT: PAmoNo DETEJOt porsubieniTEJO 

(ne iimkluzivas membrecdn); rjcevasla revuon KONTAKTO 

KAJAUAJNEUX 3 NAĴQJNDeTEJ 0 L 



?r 

www.tejo.org 









































Redakcie 


Dumonata socikultura revuo de Tutmonda Espe- 
rantista Junulara Organizo (TEJO), eldonata de 
Universala Esperanto-Asocio (UEA). 

Fondita en 1963. 

N-ro 246 (2011:6), 46-a jarkolekto 
ISSN 0023-3692. 

Legata en ĉ. 90 landoj. 

TTT-paĝo: http://kontakto.tejo.org. 

Eldonanto (administrado, abonoj, anoncoj): UEA: 

Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, 
Nederlando; tel.: +31 10 436 10 44, fakso: +3110 
436 17 51; ret-adreso: <uea@co.uea.org>. 

Redakcio: Kontakto, Rua Jose Guidini Jr, 229, Ri- 
beirao Preto, SP. Brazilo, 14093-540 <kontakto@ 
tejo.org> 

Redaktoro: Rogener Pavinski 
Enpaĝigo: Romulo Felicio 


Saluton! 

Jen finfine ni pretigis la lastan numeron de la jaro 
2011. Tiel kompletiĝas nia unuajarkolekto en Kontakto 
kaj tiu ĉi atingo tre ĝojigas nin. Ekde nia komenco, 
fine de 2010 kaj dum 2011, ni klopodis laŭgrade 
kaj konstante plibonigi nian laboron. Ni grandparte 
sukcesis kaj tio ne povus okazi sen la kunlaborado de 
multaj personoj, al kiuj sube mi dankas. 



Sen la nemalhavebla, diligenta kaj volontula provlegado kaj korektado de Rob 
Moerbeek, vi certe forĵetus ĉi tiun revuon, tiom multaj estus la lingvaj fuŝaĵoj. Mi devas 
danki al Romulo, kiu eltenas miajn frumatenajn telefonalvokojn ĉe la fino de ĝia bela 
grafikumado; Johano el Skonpres, kiu respondecas pri la ĉiam pli bona papero, sur kiu 
la revuo estas presata; Floreal Martorell, ĉiam preta kunlabori pri la premioj, kiujn ni 
disdonas al niaj kunlaborantoj. Mi ankaŭ dankas al la TEJO-estraro, al ĉiuj en la CO de 
UEA kaj fine al ĉiuj niaj fidelaj kunlaborantoj, kiuj kunkreas tiun ĉi mojosan revuon, kaj 
al ĉiuj, kiuj dum tiu unua jaro nin helpis, kuraĝigis kaj kritikis. 


Korektado: Rob Moerbeek 

Presado: Skonpres, Bydgoszcz (Pollando), <skon- 
pres@poczta.onet.pl> 

Konstantaj kunlaborantoj: Aleksander Osincev 
(Rusio), Sergey Tyirin (Israelo), Alexandre Baudry 
(Francio), Gabriel Osho-Davies (Niĝerio), Victor 
Sole (Katalunio), Simmon K. Barney (Usono), Et- 
suo Miyoshi (Japanio), Ivo Miesen (Nederlando), 
Vasile Gavrilan (Moldavio). Facillingvaj artikoloj 
estas verkitaj en la niveloj tre facila kaj facila, laŭ 
la vortolisto de Kontakto. Tiu listo troviĝas en nia 
retpaĝo. 


La enhavo de tiu ĉi numero estas digna je tiu ciklofermo. La ĉefartikoloj ankaŭ 
pritraktas la finon de reliefa periodo en lafrua historio de la homaro - la fino de USSR. 
20 jarojn poste, la mondon ne plu dividas du malsamaj ideologioj. Socialismo por 
plejmulto de la homaro apartenas al la pasinteco kaj la tre interesaj kontribuaĵoj pri la 
temo respegulas tion. 

Mi, kiel multaj aliaj esperantistoj, estas granda admiranto de la frisa muzikgrupo 
Kajto. Praktike, ne eblas resti indiferenta al la belaj kaj kortuŝaj melodioj de la grupo. 
Kajto, kaj ĝiaj albumoj ravas la esperantistojn jam de pli ol 20 jaroj. Tial, estis granda 
plezuro intervjui la motoron de tiu lokomotivo, kiu verŝajne en sia kariero registris pli 
da albumoj ol mi havas da jaroj - Nanne Kalma. 


Anonctarifo: tutpaĝa 350 EUR, 1/2-paĝa 190 EUR, 
1/4-paĝa 100 EUR, 1/8-paĝa 55 EUR, 1/16-paĝa 30 
EUR. Anoncoj sur kovrilpaĝoj kostas duoble. Por 
E-organizaĵoj 50% da rabato. Varbantoj de ekster- 
movadaj anoncoj ricevas makleraĵon de 30%. Por 
anoncoj bv. kontakti UEA. 

Anoncetoj: por Anonctabulo 0,25 EUR por unu 
vorto. Bv. sendi rekte al la redakcio aŭ al UEA. 


Meze de la jaro, mi konstatis ke malmultaj el la kontribuaĵoj venis de virinoj, kaj mi 
demandis min kion fari por tion ŝanĝi. Feliĉe, antaŭ ol mi povis ion elpensi, du novaj 
junaj kunlaborantinoj aperis. Ĉi-eldone ni aperigas jam la duan kunlaboraĵon de ambaŭ 
- de Olga Ŝilajeva la tre interesan artikolon pri malkovro rilata al la vulkano Vezuvio kaj 
ĝia tragedia historio; de Ana Ribeiro la artikolon pri blogado en Esperanto. En la nuna 
numero vi trovos ankaŭ la rubrikojn "La blaga blogo", "Facila" kaj "Recenzo". La TEJO- 
movadajn raportojn prezentos la paĝoj de TEJO Tutmonde. 


Abontarifo: Varias laŭlande. Kontrolu ĉe nia 
retejo. 

Malfortvidantoj: Estas kelkaj voĉlegitaj artikoloj en 
nia retejo. Pliajn oni povas peti de Vasile Gavrilan 
<pangavrilan@gmail.com>. Kasedlegantoj sendu 
po du kasedojn de 90 minutoj al Rob Moerbeek, 
Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, Ne- 
derlando. Kun la poŝta glumarko de "Cecogramme" 
(viro kun blanka bastono). 

Kontakto en radioj: Radio 3ZZZ: http://www.3zzz. 
com.au/ 



GD Edukado kaj Kulturo 


Tiu ĉi eldono estas financita kun subteno de la 
Eŭropa Komisiono. La publikaĵo tamen reflektas 
nur la vidpunkton de la unuopaj aŭtoroj, kaj la 
Eŭropa Komisiono neniel respondecas pri ajna 
uzo de la informoj. 

La redakcio kaj la eldonanto ne 
respondecas pri la opinioj de 
unuopaj aŭtoroj. 


Tiu ĉi jaro prezentis al ni plurajn defiojn. La ĉiam kreskanta volo fari pli kaj krei ion 
novan samtempe kreskigis la postulojn pri nia laboro. Ni ĝojas se vi decidas resti kun 
ni venontjare! Ek al 2012! 


Rogener PAVINSKI 


ENHAVO 


Reagoj, Informe, Temo-sugestoj _4 

Intervjuo NanneKalma-“Muzikoestasĉiaminternedemi” _ 5 

La blaga blogo Blogo pri heroo | kulpulo _ 9 

Ĉefartikolo USSR - BO jarojn poste _ IO 

Ĉu Okcidenten, ĉu Orienten? _I I 

Multfoja reviviĝo laŭlonge de unu vivo _12 

Freneza mondo de Kusturica: Ĉiu trovos lokon por si_ _16 

Recenzo _17 

Historio Fajra bato de Vezuvio _ 18 

Facila Ekblogu Gsperante nun! _ 20 

TGJO tutmonde 21 
















RGAGOJ 



Viaj reagoj kaj komentoj estas bonvenaj. Kontaktu 
nin per la retadreso kontakto@tejo.org 


En lo artikolo "Memkritike pri lo cifereco revolucio" Leonordo JANZ tute provos, 
ke lo plio de tio, kio estos interŝonĝoto en lo socioj komunikiloj, estos tempoperdo. 
Tomen estos bone interŝonĝi solutojn, ĉor tio molfremdigos lo konotojn. Grondo 
tempoperdo estos lo diroj, kioj "bonon nokton" "dormu bone" "nun mi mongxos 
ponrostoĵon" "nun mi vestiĝos" "hovu belojn sonĝojn" koj 126 plioj komentoj. 

Monuel CAMPAGNA - Konodo [per 'Facebook'] 


INFORMG 


Abono-ka m pa njo 


TEJO kaj la revuo Kontakto eklanĉas abono- kaj membro-kampanjon, kiu disdonos 
premion por novaj membroj. Personoj, kiuj unuafoje aliĝos al TEJO aŭ aparte abonos 


Kontakton komence de 2012 ricevosTEJO aŭ Kontakto- 
T-ĉemizon. Ricevos ilin tiuj, kiuj aliĝos/abonos en 
januaro kaj februaro. Pliajn detalojn en nia retejo: 
kontakto.tejo.org 


Universala Lingvo 

La usona reĝisoro Sam Green ekis kampanjon 
por disvastigi sian dokumentan filmon "The 
Universal Language" (La Universala Lingvo). 
Kadre de ĝi, nova dulingva (angla, Esperanto) 
retejo por la filmo estis lanĉita. En http:// 
esperantodocumentary.com/ eblas mendi 
lumdiskon aŭ spekti la filmon enrete aŭ elŝuti 
ĝin kontraŭ 5 usonaj dolaroj. Intertempe la filmo 
ekhavis novan, pli belan kovrilon. 




Premioj 

Gajnis la 
2^ Volumon 
dela Hiphopa 
Kompilo la 

kunlaborantoj Olga Ŝilajeva, 
Viktoro Sole kaj Gregorio Nagu. Ili 
kunlaboris por la numero 2011:5 
kaj estis lotumitaj inter ĉiuj 
kunlaborantoj portiu eldono. La 
MP3-formajn albumojn disponigis 
la diskeldonejo Vinilkosmo 
[http://www.vi nilkosmo-mp3. 
com]. 



4 


Temo-sugestoj 


Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed 
mankas inspiro? 

Ni proponas al vi kelkajn temojn 
kiel sugestojn pri artikoloj porvenontaj 
numeroj de Kontakto. Sentu vin 
libera ankaŭ por fari proponojn. Ni 
bonvenigas vian partoprenon! 

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: 
(pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia 
retejo kontakto.tejo.org) 

#Facila teksto 

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn 
artikolojn pri kiu ajn temo. Detalojn kiel 
verki facillingve legu en nia retejo. 

#Ekologio 

Troa poluado, transgenaj manĝaĵoj 
kaj klimatŝanĝiĝo. Kiel protekti la 
biodiversecon, la endanĝerigitajn 
speciojn kaj la naturajn mediojn? Kiuj 
estas la nuntempaj teknologiaj solvoj 
por la naturprotektado? 

#Konsumismo 

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu 
konsumismo helpas disvolviĝon aŭ 
malsanigas la socion? 

# Drogoj 

Kiel oni konsciigu pri iliaj danĝeroj? Ĉu 
la malpermeso estas efika? Ĉu laŭleĝigi 
ilin estas la plej bona solvo? 

# Recikligo kaj rubaĵoj 

La destino de rubaĵoj estas akuta 
problemo en nia nuntempa socio. 
Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj 
necesa en la mondo. 

# Tabako 

Malgraŭ la nuntempa provo sieĝi 
ilian reklamadon kaj konsumadon, 
cigaredoj estas unu el la plej vendataj 
produktoj en la mondo. 

# Polemikaj tradicioj 

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas 
polemikaj tradicioj, kiuj ne plu 
kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas 
kritikojn el parto de la socio? 

# Astrologio 

Sciencistoj rigardas la stelaŭguradon 
kiel ŝajnsciencon aŭ superstiĉon. Kaj 
vi, kion vi opinias pri la temo? 

# Hejmbestoj 

Kian rolon havas la hejmbestoj en la 
homa vivo? 



Limdatoj 


2012:1 -' 

l a de februaro 

2012:4-1 

a de aŭgusto 

2012:2 -1 

l a de aprilo 

2012:5-1 

a de oktobro 

2012:3 -1 

l a de junio 

2012:6-1 

a de decembro 


NUMGRO 246 (20IL6) 




















en multaj lingvoj. Lia Esperanta ensemblo Kajto estas unu, se ne la plej 
elstara muzikgrupo en la Internacia Lingvo. Pro ĝi, esperantistoj konas lin 
kielfolkloran muzikiston. Kantantepri la maro, ŝipoj kaj laste ecpri trajnoj, 
li tamen komencis frue kiel rokmuzikisto en la grupo 'Pugh's Place/fine de 
la 60-aj jaroj. 

Kajto estis 4-persona Esperanto-muzikgrupo, kiu ekestis en Frislando, 
provinco en la nord-orienta parto de Nederlando en januaro 1988. De sia 
komenco la grupo jam koncertis en multaj landoj, ne nur por Esperanto- 
publiko kaj ankoraŭ kvarope eldonis kvin kompaktdiskojn: 'Kajto 
(Flugdrako)'en 1989, 'Procesio Multkolora'en 1991, 'Tohuvabohuo'en 1993, 
"Masko" en 1999, kaj "Lokomotivo rulu nun!" de 2004. 

Nanne Kalma, Ankie van der Meer, Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse, 
krom Kajto, antaŭe kunludis ankaŭ en la frislingvaj 'Kat yn 't Seil' kaj 
'Liereliet' Sed tiujgrupoj finiĝis kaj nuntempe Kajto estas nur duopo. Post 
foriro de Marita kaj Marian, Nanne kaj Ankie daŭrigas Kajton kaj lanĉis 
antaŭnelonge la 6an albumon de la grupo: "Duope" de 2011. 

Pri Kajto kaj lia muzika kariero, Kontakto intervjuis Nanne Kalma, kiu 
dum la lastaj 11 jaroj (2000-2011) lanĉis 12 albumojn. Ne hazarde li diras, 
ke muziko ĉiam estas en lia kapo - kaj feliĉe, en ĝi ankaŭ ne mankas ideoj 
por la estonto. 


En kiom da grupoj vi partoprenis, 
kaj kiom da albumoj vi registris 
en via kariero? 

En 1965 kun kelkaj amikoj 
mi komencis ludi en mia unua 
rokbando 'The Example\ Post 
kelkaj jaroj ni ŝanĝis la nomon al 
'Pugh's Place'. La bando ekzistis 


ĝis 1970 kaj ni faris 2 albumojn. 
Fakte nur unu albumo de la bando 
estis eldonita oficiale kaj la alia 
estis viva surbendigo. Ĝi estis farita 
sen nia scio, ne vere kontraŭleĝe 
sed tamen iomete strange. De 
1970 ĝis 1972 mi ludis en folk- 
bando 'Farmers Union', ni faris unu 


albumon. En 1999 aperis skatoleto 
kun 2 KD-oj kun ĉiuj surbendigitaj 
kantoj de 'F U'. De 1972 ĝis 1976 
mi ludis en skifla[l] grupo 'Plok' 
kaj ni ne surbendigis ion. Kun ĉiuj 
supre menciitaj grupoj ni kantis 
en la angla lingvo. En 1975 mi 
volis kanti en la frisa lingvo kaj 
kun kelkaj amikoj mi komencis la 
grupon Trolt'. La grupo ekzistis ĝis 
1987 kaj ni faris 7 albumojn. En 
1980 mi invitis Ankie partopreni 
en la grupo. En 1994 ĉiuj kantoj de 
Irolt estis eldonitaj sur 4 KD-oj en 
skatolo kun kantlibro. En 1985 kun 
aliaj amikoj ni havis projektgrupon, 
'De Rju nommele Hearen', por la 
Frisa Kultura Festivalo. Ni faris unu 
albumon. 

En 1986 mi komencis ludi 
kun Ankie kaj Marita & Marian. 
Komence ni uzis la nomon 'De 
Perelaar' de la malnova grupo de 
M & M. Poste ni ŝanĝis la nomon al 
'Kat yn 't Seil'. Uzante la nomon 'De 
Perelaar', ni faris du albumojn. De 
pli-malpli 1986 ni ankaŭ kantis en 
la mar-kanta grupo 'Liereliet' kaj 
kiel 'Kat yn 't Seil' / Liereliet' ni faris 
3 albumojn. 'Liereliet' ekzistis ĝis 



5 















Nanne Kalma ankaŭ estas 
muzikinstruisto 

2002 kaj 'Kat yn 't Seil ĝis 2007. 

Kun la projekt-grupo 'De Heeren 
Zeventien' mi faris KD- 
on pri la historio de la 
ŝipo 'Batavia' en 1990, kaj 
poste en 1995 ni denove 
surbendigis la saman 
projekton por nova KD, 
nun ankaŭ kun la membroj 
de 'Kat yn 't Seil / Liereliet'. 

En 1987 'Kat yn 't Seil' 
elektis duan nomon por la 
grupo; por la Esperanto- 
repertuaro ni komencis uzi la^ 
nomon 'Kajto'. Ankie kaj mi ankoraŭ 
uzas tiun nomon ĉi-momente. 
Mi pensas ke la lasta koncerto 
de Kajto-kvarope estis en 2007. 
Kvarope ni faris 5 KD-jn. En 1998 
speciala KD estis eldonita kun 
kantoj de mi en diversaj lingvoj, 
luditaj per diversaj grupoj. 

En 1999 'Kat yn 't Seil' faris 
specialan KD-on kun virĥoro, la 
sama ĥoro, kiu ankaŭ kantas kun 
ni en nia 'Eŭropo Trilogio'. De pli- 


malpli 1999 Ankie kaj mi komencis 
ludi kune pli kaj pli kaj ni ankaŭ 
komencis surbendigi duope. De 
2000 ĝis 2011 ni eldonis 12 KD- 
ojn: 4 en la frisa lingvo, 4 en la 
nederlanda, 3 en la angla kaj unu 
en Esperanto, uzante la nomojn 
'Nanne & Ankie', 'Nan'n Ankie', 
'Ankie & Nanne' kaj 'Kajto'. De la 
90-aj jaroj ĝis nun, mi havas skiflan 
grupon - 'Donnie Lonnie' - kun 
variantaj muzikistoj, kiu ludas de 
tempo al tempo. 'Donnie Lonnie' 
neniam surbendigis ion sed sonas 
kiel 'Ne permesas Panjo' sur nia 
'Kajto Duope'-KD. 


Post kelkoj jaroj, ni konstotis 
ke lo kreskodo de nio kuno 
repertuoro stognos" 


Kial Kajto, post pli ol 20 jaroj 
kune kiel kvaropo, disiĝis? 

Estis laŭgrada procezo. Marita kaj 
Marian ludis ankaŭ duope jam de la 
80-aj jaroj. Ili devis vivi per muziko. 
Ankie kaj mi, ni instruas dum 3 
tagoj semajne. Ni neniam estis tute 
dependaj de la koncertoj. Ankaŭ 
M & M volis fari alian repertuaron 
kiel Ankie kaj mi. Pli ol ni ili ŝatas 
tradiciajn kantojn kaj muzikaĵojn 


por dancigi la publikon. Ni prefere 
ŝatas fari novajn kantojn. Ni volis 
fari projektojn ankaŭ kiam ne estis 
sufiĉe da mono. Kompreneble M 
& M ne ĉiam povis partopreni en 
tiuj projektoj: multe da provludado 
dum longa periodo kaj malmulte 
da mono. 

Do ankaŭ Ankie kaj mi komencis 
ludi kune kaj tial malpli da tempo 
restis por ludi kvarope. Post kelkaj 
jaroj, ni konstatis ke la kreskado 
de nia kuna repertuaro stagnas, 
dum la repertuaroj de kaj Nanne & 
Ankie kaj M & M sufiĉe kreskis. Do 
tiam venis la momento esti konsciaj 
kaj decidi ĉesigi nian 
kunlaboradon en 'Kajto' 
kaj 'Kat yn 't Seil' Nia 
lasta kvaropa Kajto- 
koncerto kompreneble 
ne okazis en la sama 
momento de nia lasta 
Kat yn't Seil-koncerto 
sed estis en la sama 
periodo. 

Ĉu laŭ vi, la maloftaj 
koncertoj en Esperanto kontribuis 

por la disigo de Kajto? 

Kompreneble jes. Ni ne nur kantas 
Esperant-lingve. Kiam ni estas 
invititaj fari koncertojn kun niaj 
aliaj repertuaroj en aliaj lingvoj, 
tiuj repertuaroj kreskas kaj ne la 
'Kajto'-repertuaro. Estas la sama 
por Ankie kaj mi. Jam dum kelkaj 
jaroj ni volis fari novan Kajto-KD-on, 
sed ni havis sufiĉe da aliaj projektoj. 
Ni atendis la ĝustan momenton. En 


RGCGNZO 



DUOPG 

Kajto 

Foklora 

14 titoloj - VVindrose 2011 


6 


DUOPG KAJ DUONG 

Kajto estas kvazaŭ "monda kultura heredaĵo" de 
Esperantujo. Kiu alia esperantlingva artisto sukcesis ĝis 
nun lanĉi 6 albumojn laŭlonge de bela kariero? Ekde 
1988 Kajto mirigas la esperantistojn per sia rava kaj 
kvalita folklora muziko de Frislando. Ili ja estis la unuaj, 
kiuj lanĉis kompaktan diskon en Esperanto. Sed portiu 
ĉi albumo Kajto ne plu estas la originala kvaropo, kiu 
konsistigis la grupon en la pasintaj 5 albumoj. Marita 
kaj Marian, nun en la grupo Kapriol', forlasis Kajton, tiel 
ke ĝi koncentriĝis en la duo Nanne Kalma kaj Ankie van 
der Meer, kiu decidis daŭre uzi la nomon, kiu firmiĝis 
en la koro de la esperantistoj. 

Tamen "Duope" bedaŭrinde ne sukcesis teni la 
saman kvaliton, kiun oni trovas en la aliaj albumoj 
de la grupo. Gi estas tre malproksima de la klasikaj 
"Procesio Multkolora" (1991) aŭ "Tohuvabohuo" 
(1993). La malĉeesto de Marian kaj Marita estas facile 
rimarkebla - ja duono de la grupo ne ĉeestas. Kiel 
koncepti Kajton sen la magia bekfluto de Marita kaj 


la lerta akordiono de Marian? Por ne mencii la voĉojn. 
Ĉio ĉi antaŭe donis al Kajto unikan sonorecon, kiu nun 
en "Duope" mankas. 

Kompreneble, ĉeestas la talento de la duo Nanne 
kaj Ankie, kiu sukcesas atingi nian koron per kanzonoj 
kiel "Rave kun vi" kun ĝia alloga refreno kaj la bela 
"Surbordigitaj". Sed ne sufiĉe portio, kion oni atendas 
el Kajto-albumo. La sono de la instrumentoj estas 
iel kaŝita en simpleca miksiĝo kaj la rezulto estas ke 
plejmulto el la kanzonoj sonas iom pala kaj sensala. La 
grafika parto estas simpla, sed funkcia. En la libreto, 
ili konservis la bonan kutimon aldoni resumon de ĉiuj 
kantotekstoj en kelkaj lingvoj. 

La vero estas ke "Duope" estas albumo de Nanne 
kaj Ankie, kiuj plenrajte decidis uzi la nomon Kajto, 
ĉar ĝi estas facile rekonata kaj grava. Mi tamen 
demandas min ĉu ne estus pli logike konservi la gravan 
postlasaĵon de Kajto kaj ekuzi novan nomon. Ordinara 
kajto tipe konsistas el pluraj stangoj, kiuj firmigas ĝian 
strukturon. Duonigita Kajto ne povas alten flugi. 


NUMGRO 246 (2011:6) 


Rogener PAVINSKI 































De 1988 ĝis 2007, Kajto kiel kvaropo, 
lanĉis 5 albumojn en 6speranto 


2010, Flo (Floreal Martorell, estro 
de la diskeldonejo Vinilkosmo) 
invitis nin por 'FESTO' kaj ni ankaŭ 
estis invititaj por aliaj koncertoj 
en Francio kaj Belgio. Tiuj invitoj 
estis la instigaj okazoj por verki 
novajn kantojn por nia nova 'Kajto'- 
repertuaro. Kaj kiam ni estis invititaj 
por la UK en Kopenhago, ni decidis 
eldoni nian novan KD-on. 


Ĉu ekzistis komuna 
repertuaro inter Kajto 
kaj 'Kat yn't Seil7 

J e s , c e r t e . 
Kompreneble, la 
instrumentaj bazoj. Kaj 
ĉiam en la koncertoj 
de 'Kat yn't Seil' ni 
ludis 1 aŭ 2 kantojn 
Esperantlingve kaj ofte 
en 'Kajto'-koncertoj ni 
kantis kelkajn kantojn 
frise aŭ nederlandlingve. 


"Kapriol"'. Ĉu vi pensis ankaŭ aliĝi 
al aliaj muzikistoj? 

Ankie kaj mi, ni ŝategas koncerti 
duope. Do ĉi-momente ni ne pensas 
formi novan grupon. Sed por 
projektoj: Jes, ni povus aliĝi al aliaj 
muzikistoj. 

Ĉu la kanzonoj el "Duope" estis 
ĉerpitaj el albumoj, kiujn vi 
registris kiel "Nanne & Ankie" en 


Kial vi ne lanĉis "Duope" kiel 
"Nanne & Ankie"anstataŭ kiel 
"Kajto"? 

'Kajto' estas nia nomo por nia 


"Ankie kaj mi decidis daŭre uzi la nomon 


'Kajto'. Por mi la nomo 'Kajto' estas grava 
simbola nomo." 


Marita kaj Marian kuniĝis kun du 
aliaj muzikistoj en nova ensemblo 


aliaj lingvoj? Kiel vi elektas vian 
repertuaron? 

Jes, por kelkaj kantoj el 'Duope' mi 
tradukis la tekstojn el la frisa lingvo. 

Antaŭe mi neniam volis 
traduki. Mi nur volis kanti 
kantojn en iliaj originalaj 
lingvoj. La unuan fojon, 
kiam mi tradukis tekston, 
estis antaŭ dek jaroj, kiam 
mi tradukis 'Pupoj' en la 
frisan lingvon. Ankie kaj mi 
ĉiam ludis 'Pupoj' en niaj 
ne-Esperantaj koncertoj 
kaj multaj homoj volis scii 
pri la kanto kaj la teksto. 
Do, mi tradukis ĝin kaj 
elektis novan Esperanto- 
kanton por niaj koncertoj. 
Nun mia sento pri 
tradukado estas ŝanĝita. 
Niaj frisa kaj Esperanta 
repertuaroj estas por 
malgranda publiko kaj 
tiuj publikoj ne estas la 
samaj. Do mi pensas ke 
en futuro mi pli ofte volas 
fari tradukojn, ankaŭ el 
nia propra Esperanto- 
repertuaro en la frisan. 


Esperanto-repertuaro. Marian kaj 
Marita diris al ni ke la nomo estas 
nia kaj ili ne havas problemon se ni 
uzas ĝin; Ankie kaj mi decidis daŭre 
uzi la nomon 'Kajto'. Por mi la nomo 
'Kajto' estas grava simbola nomo. 

Ekde kiam vi kaj Ankie van der 
Meer estas kune? Ĉu tio helpas aŭ 
malhelpas la muzikan karieron? 

Ni kune ludas de la jaro 1980, 
kiam Ankie komencis kanti en la 
grupo Trolt'. Duope ni ludas pli- 
malpli de la jaro 1999. Ni estas 
geamantoj de la jaro 2002 kaj ni 
loĝas kune de decembro 2006. Ni 
ne geedziĝis, sed ni multe amas unu 
la alian. En nia kazo, esti kune ege 
helpas nian muzikan karieron. 

En la komenco de la kariero, 
vi partoprenis en rokmuzika 
progresiva grupo, "Pugh's Place". 
Kiel okazis la migrado tra la 
muzikstiloj ĝis la etna kaj folklora 
muzikstilo? Ĉu vi ankoraŭ ŝatas 
rokmuzikon? Kian muzikon vi 
aŭskultas hejme? 

La periodo de 'PP' estis fantazia. 
Kompreneble, ni ludis kelkajn fojojn 



mk I f 

La kanzono “Mi memoras”, el la unua 
KD de Kajto, rakontas kiel Nanne ludis 
per kajtoj dum sia infanaĝo 





Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer 



7 













Nanne kaj Ankie kiel duopo, registris plurajn albumojn en 4 lingvoj 


semajne en la tuta Nederlando. 
Fakte ni ludis tro multe por ne- 
profesia bando. Do la 
momento alvenis ke pro 
la studadoj de la band- 
membroj ni devis ĉesi. Post 
la koncertoj, mi ofte havis 
zumadon en miaj oreloj 
dum la tuta nokto. Do kiam 
ni ĉesis, mi sciis ke mi ne 
volas fari denove muzikon 
kun tia son-forteco. Dum 
festivaloj en Anglujo, mi 
ĉeestis koncertojn de Cat 
Stevens, 'Fotheringay' kaj 
'Incredible Stringband', 
kaj tiam mi sciis ke mi volas 
fari akustikan muzikon. En mia 
urbo Leeuwarden, mi renkontis 
kelkajn 'folk'-muzikistojn kaj 
mi komencis ludi kun ili en la 
folk-bando 'Farmers Union'. Mi 
komencis kompreni kaj ŝati tiun 
muzik-stilon. Kaj tio estis inspiro 
kaj deirpunkto por fari kantojn en 
nova stilo. 

Mi ankoraŭ ŝatas rokmuzikon. 
Sed ofte mi ŝatas la energion 
de tiu muziko pli ol la muzikon 
mem. Hejme mi ne ofte aŭskultas 
muzikon. Mi ĉiam havas muzikon 
en mia kapo kaj mi sentas min ege 
feliĉa pro tio. Mi kantas laŭte aŭ 
interne dum la tuta tago. Kiam mi 
aŭdas alian muzikon, la muziko 
en mia kapo malaperas kaj plej 
ofte mi ne volas tion. Nur kiam mi 
devas fari stultajn laboretojn kiel 
plenigi formularojn, kiujn mi ne 


komprenas, ordigi, respondi al ret- 
mesaĝoj, serĉi miajn okulvitrojn 


"Mi konscias, kaj mi 
ŝategas tion, ke muziko 
estas mia maniero por 
interrilati kun aliaj homoj. 


ktp, tiam kelkfoje mi ek- 
funkciigas la KD-ludilon. Tiam mi 
aŭskultas ĉiujn stilojn de muziko 
kaj ofte estas muziko de artistoj, 
kiujn mi renkontis ĉe festivaloj aŭ 
aliaj koncertoj. 

Ĉu vi trovas tempon por fari ion 
krom muziko? 

De la momento kiam mi vekiĝas ĝis 
la momento kiam mi endormiĝas, mi 
kantas. Mi kantas dum la tuta tago; 
eĉ kiam mi instruas aŭ legas libron, 
diskutas aŭ manĝas. Muziko ĉiam 
estas interne de mi. Muziko ŝajnas 
ĉio por mi sed ne vere estas. Homoj 
kaj mia interrilato kun ili estas la plej 
grava afero en mia vivo. Mi konscias, 
kaj mi ŝategas tion, ke muziko estas 
mia maniero por interrilati kun aliaj 
homoj. 

Kiuj estas la projektoj, al kiuj vi 


dediĉiĝas nuntempe kaj kion vi 
planas por la estonto? 

En 2011 ni eldonis 2 albumojn 
kaj faris la muzikon por subĉiela 
teatraĵo en septembro. Nun ni 
devas elekti novajn projektojn 
el 6 aŭ eĉ 7 ideoj. Ni certe volas 
fari novan kant-ciklon pri la rilato 
inter Nov-Jorko kaj Nederlando, 
la periodo de Nova Nederlando 
kaj Nova Amsterdamo. Ni jam 
komencis studi la historion. Pri 
la aliaj projektoj, hazardo ludas 
rolon. 

Ni volas fari novan albumon 
en la frisa lingvo sed ankaŭ du 
en la nederlanda: unu pri la Suda 
Maro kaj alia kun ĝeneralaj mar- 
kantoj. Ni ankaŭ volas finpretigi 
kompaktdiskon pri la haringo [2]. 
Sed se hazarde ni ricevos invitojn 
por Esperanto-koncertoj, ni povus 
decidi fari novan Esperantan 
albumon. Estas sufiĉe da ideoj en 
mia kapo. Mi ne scias ĉu mi 
povos realigi ilin ĉiujn, sed 
se ne, ne gravas.» 


Kunlaboris: Ricardo Dias 
Almeida 

Rimarkoj: 

[ljSkiflo estasfolklora muzikstilo 
kun influoj de ĵazo, bluso kaj 
kontreo. 

[2] En la historio de Nederlando, 
kaj ankoraŭ nun, la haringo estis 
kaj estas la plej gravafiŝo. 


Informoj 


Retejo de Kajto: 
http://www.kajto.co.nl/ 

Retejo de Nanne kaj Ankie: 
www.nanne-ankie.nl 


YouTube 


http://youtu.be/NOmd69TNcjY 
Intervjuo kun Ankie kaj Nanne, kun 
interesaj informoj, interalie pri la 
komenco de la grupo. 

Kat yn't Seil - De Lizere Man 
http://youtu.be/qHZly2LJ6KE 



8 


NUMGRO 246 (2011:6) 

























Viktoro SOLE- Katalunio 


Blogo pri 

heroo | kulpulo 


Johano, kiel kutime parkis sian kamionon en la 
alta parto de la strato. Li, jam tre laca pro la longa 
vojaĝo, desaltis el la veturilo kaj iris hejmen. Estis 
tre malfrue kaj la kvartalo jam estis dormanta. 

Post kelkaj minutoj, la kamiono, eventuale 
malbone bremsita, komencis malsupreniri laŭ la 
strato. 

Hazarde, neniu piediris nek ĉeestis tie kaj la 
kamiono koliziis kontraŭ aro da rubujoj. Bonŝance 
nenio okazis krom bruo kaj kelkaj difektetoj en 
tiuj ujoj kaj en la kamiono. Nur malgravaj damaĝoj, 
kiuj estos senprobleme kovritaj fare de la asekura 
kompanio. 


Johano, kiel kutime parkis sian kamionon en la 
alta parto de la strato. Li, jam tre laca pro la longa 
vojaĝo, desaltis el la veturilo kaj iris hejmen. Estis 
tre malfrue kaj la kvartalo jam estis dormanta. 

Post kelkaj minutoj, la kamiono, eventuale 
malbone bremsita, komencis malsupreniri laŭ la 
strato. 

Hazarde, Maria, ĝuste en tiu momento, estis 
trapasinta la straton preter la rubujoj kun sia bebo 
en siaj brakoj. La bebo subite malsaniĝis, kaj vidante, 
ke li havas tre altan febron, ŝi decidis porti lin al la 
hospitalo. Malbonŝance, la kamiono mortigis tuj 
ambaŭ. 


La postan tagon, Johano estis famulo siakvartale. 
Homoj amuze komentis la noktan promenadon de 
la ŝarĝaŭto. Dum la tuta tago, oni mokdiris al li: 
"Johano, kie estas via kamiono?" kaj ĉiuj donis al li 
afablajn frapetojn sur la ŝultro. 


La postan tagon, Johano estis famulo siakvartale. 
Homoj, teruritaj pro la okazaĵo, komentadis la 
noktan tragedion. Dum la tuta tago, oni flustris lian 
nomon, sed neniu emis alparoli nektuŝi lin. Tamen, 
Johano bonvenigintus brakumon. 


Vespere, kiel kutime, li iris al la trinkejo. Tie, 
la amikoj akceptis lin kiel la okazaĵan heroon. 
Kompreneble, li kore invitis trinki la amuzitajn 
amikojn kaj ili ĉiuj kantis kaj amuziĝis, ĝis Marko, la 
trinkejestro, avertis ilin, ke jam estas la ferma horo. 
Brueme, ili disiĝis kaj iris hejmen. 


Vespere, la trinkejo estis duonmalplena. La 
malmultaj ĉeestantoj kompate rigardis Johanon, 
kiu eniris tute sola, kaj malparoleme trinkadis en 
la malluma eja angulo. Je la ferma horo, Marko ne 
kuraĝis averti la ununuran klienton, kiu, silente kaj 
kapkline, ankoraŭ restis ĉe li. 



9 


LA BLAGA BLOGO 
















20 jarojn poste 


E n la kristnaska tago de la jaro 
1991, dum cerimonio elsendita 
trasatelite tutmonde, Miĥail 
Gorbaĉov oficiale anoncas ke, post 
69 jaroj, USSR finiĝis. La Unio de 
Sovetaj Socialismaj Respublikoj aŭ 
Sovetunio, kiu dum la lastaj jaroj 
kunigis 15 respublikojn, estis la plej 
granda lando de la planedo, kovrinte 
sesonon de la Tera surfaco. 

La sistemo, kiu regis Sovetunion 
dum tiom da jaroj, fine kolapsis, 
kaj la rezulto estas ke socialismo 
nuntempe havas tre malbonan 


reputacion. Certe ne helpis la 
spertoj pri la totalismaj reĝimoj, 
kiuj alkroĉiĝis al tiu unupartia 
politika sistemo, kiel tiu de Josif 
Stalin (1927-1953), kiu decidis 
simple ekstermigi ĉiujn realajn aŭ 
potencajn malamikojn. La muro 
falis, la homoj kredis je kapitalismo, 
sed postla ekscitiĝo kun la Okciento, 
venis frustriĝo kun la sekvoj de tiu 
alia sistemo, kiu hodiaŭ permesas 
ke unu miliardo malsatu. Kiun 
alternativon oni havas? Ĉu la mondo 
estas senelirejo? 


Ŝanĝiĝis la sistemo, sed la 
regantoj kaj povuloj restas esence 
la samaj. 20 jarojn poste, miloj da 
homoj nun iras surstraten en la 
plej grandaj protestoj ekde la fino 
de Sovetunio. La rusoj kritikas 
la koruptadon, trudemon kaj la 
supozeblan trompon en la balotoj 
por la parlamento, gajnitaj de 
la partio de Putin, kiu, ŝanĝante 
nur la oficon, regas Rusion jam 
de 12 jaroj. Li nun planas reveni 
venontjare kiel prezidanto. Ĉu la 
popolo permesos?» 



Dmitri Breĉalov 


MMBE 


La rezultoj de la elektoj en la Rostova regiono laŭ informoj de Centra Clekta Komisio montras la totalan sumon je 146.47%. Kiel 
konsekvenco la rusoj organizis la plej grandan publikan manifestacion post la fino de socialismo antaŭ 20 jaroj 


io 


NUMGRO £46 C£0II:6) 



Vasile GAVRILAN - Moldavio 

N otinda parto de la loĝantaro de 
Moldavio ankoraŭ nuntempe 
bedaŭras la disfalon de Sovetunio. 
La plejmulto el ili estas alilandanoj, 
kiuj elektis daŭrigi sian vivon en la 
nova lando - rusoj, ukrainoj, gagaŭzoj 
(turkida popolo, kiu havas aŭtonomion 
en la suda parto de Moldavio) kaj 


aliaj malplimultoj ruslingvaj. Sed 
troviĝas ankaŭ kelkaj moldavoj kiuj 
dividas la saman bedaŭron. Ilia aro 
konsistas el maljunuloj, kiuj vivadis 
la plej grandan parton de sia vivo en 
socialismo. 

Oni povas kompreni tiun situacion 
dumaniere: Unue, ĉar ĉia memoro aŭ 
travivaĵo de la juneco delonge pasinta 
plikariĝas en la pensiga maljuneco 
- Tia estas homa kondiĉo, ne nur 
moldavia. Due, ĉar tiuj 
homoj troviĝis en pli longa 
periodo subpremataj de la 
komunista propagando kaj 
ideologio. Do ili ĝenerale 
pli malfacile komprenas 
kaj akceptas alian homar- 
ordon, aliajn valorojn aŭ 
ĝuste la liberecon pensi alie. 
Aŭ pli reale, la nostalgio de 
USSRpovas estikomprenata 
kiel konsekvenco de la 
malriĉeco kiun travivas 
nun Moldavio. 

Ĉiuj unuopaj industrioj el 
ĉiuj 15 landoj de Sovetunio 
estis tiamaniere aranĝitaj 




Moldavio en 1985 


ke ili dependu unu de la aliaj, tiel 
ke ili ne povas memstare evolui. 
Tial, kiam Moldavio gajnis sian 
sendependecon en la 27-a de aŭgusto 
1991, ĝia ekonomio disfalis neeviteble. 
Bedaŭrinde oni proklamas ke la 
prosperon, kiun Moldavio havis antaŭ 
la sendependeco, oni eĉ hodiaŭ ne 
sukcesis regajni. 

Ĉiuj revolucioj (kiel la disfalo de 
Sovetunio) alprenas neeviteblan 
malstabilecon politikan, ekonomian, 
socian ktp. La saman aferon oni hodiaŭ 
spektas okazi ankaŭ en Libio kaj en 
la landoj de Mezoriento, skuitaj de la 
politikaj ŝanĝoj. La dramo de Moldavio 
estas ke tiu transiro daŭras pli longe 
kaj pli dolorige ol oni povis antaŭe 
prognozi. Tiu situacio eblas pro la 
moldavia socia malunueco. Do neniu 
plu estu mirigita ke granda parto de 
la moldavianoj eĉ hodiaŭ ne scias 
kion deziri aŭ kien iri, ĉu Okcidenten, 
ĉu Orienten. ■ 




Multfoja reviviĝo 
laŭlonge de unu vivo 


Tradukis: Sergeo TYRIN - Israelo 






/ 

/j 


/ -Z 


En USSR la ĉiutaga vivo baziĝis 
surŝtata mensogado kaj subpremo 
desociaj “elementoj” La Vivo 
malantaŭ lafera kurteno, pri kiu la 
okcidentaj landoj dum pluraj jaroj 
apenaŭ havis nocion. Kiel simple 
transvivi en tiufreneza realo, iom 
senvualigas ĉi tiu biografia rakonto 
de virino, kondamnita al ĉiama 
juĝateco pro ne-faritaj krimoj 
de sia patro kaj naskiĝo kun “ne- 
taŭga” nacieco. 

L a aksiomon de Exupery [1], ke "ni 
ĉiuj devenas el la infanaĝo”, ne 
kontestas eĉ la psikoterapiistoj, kiuj 
diras ke niaj problemoj en la plenaĝo 
radikas ĝuste tie - nur atingu la 
fonton, kaj la homo ekstaros de la 
sofo renovigita. Ne kuŝigu min sur la 
sofon. Mi volas vidi kaj scii nenion el 
tio, kion ŝparis al mi la mizerikorda 
memoro. En mia memoro ekzistas 
faŭko, en kiu estas entombigitaj la 
radikoj de miaj anim-problemoj. 
Estu benata la kuraca forto de la 
forgeso, kiu donis al mi la eblon 
kreski kiel sufiĉe normala, vigla, 
ĝoja knabino. 

Mi sufiĉe multon kaj detale 
memoras el tio, kio estis "antaŭe”, 
kaj en la aĝo de 3 jaroj mi jam 
klare distingis min de la ĉirkaŭanta 
mondo, kiel la plejmulto de normalaj 
infanoj. La amnezio komenciĝis 
la 3-an de oktobro 1937, kiam mi 
iĝis 4-jara kaj mia patro 34-jara: ni 
naskiĝis en la sama tago. Ekde tiu 
ĉi tago kaj dum plena jaro poste - 
nur blanka makulo. NENIO! Post 
kelkaj jaroj, kiam mi fortiĝis anime 
kaj emocie, oni rakontis al mi kio 
okazadis en tiu tempo. Tiuj rakontoj 
iĝis por mi informo, tre dolora, sed 
nur informo, ne komparebla kun la 


emocie-detruaj travivaĵoj. 

Nun mi klare scias, ke mian patron, 
Viktor Grigorjeviĉ Magaziner, ĉef- 
inĝenieron de la leningrada fabriko 
"Boljŝevik”, sendis al la morto 
persone Stalin, Molotov, Kaganoviĉ 
kaj Voroŝilov jam en februaro 1938, 
kaj lian pli aĝan fraton Aleksandr 
unu monaton pli frue. Singarde 
oni rakontis al mi pri la forvojaĝo 
de panjo kaj frato (tion, imageble, 
mi devus memori; sed ne). Pri 
tio ke dum unu jaro mi aspektis 
kiel "malakcelita”[2j, kaj nenion 
demandis. Cetere, ankaŭ pli poste 
mi nenion demandis. 

Jakov Fjodoroviĉ Zolin, lia edzino 
Sonja - la fratino de panjo, kaj 
iliaj gefiloj iĝis mia dua familio 
kaj pluraj periodoj el mia vivo 


ligiĝas kun ili. Foje... mi memoras 
tion klare, kvazaŭ tio okazus 
hieraŭ: infanĝardeno, tag-fino. 
Baldaŭ alvenos Sonja kaj prenos 
min hejmen. Finfine oni vokas 
min: "Nataŝa, paĉjo venis!”; kaj mi 
frostas surloke, mia infana animo 
momente ŝtoniĝis. Sed tuj, trankvile 
mi klarigas al mi mem: "Ne, ne estas 
paĉjo. Estas Jaŝa (tiel mi nomis 
Jakov)” Tiam mi havis ses jarojn. 
Kaj tiam mi jam certe sciis ke paĉjo 
ne venos. Neniam venos. 

Sur pado al Murom 

Dum aŭgusto-septembro 1941 
la ĉefa inĝeniera-teĥnika kaj labora 
personaro de la leningrada fabriko 
N^5 estis evakuita al la regiono 
de Murom (300 km oriente de 


12 


NUMGRO £46 C£0II:6) 





Moskvo). Jam en la unua tago de 
la milito, Jaŝa enregistriĝis kiel 
volontulo por batali; sed li estis 
ordonita evakuigi la fabrikon kaj 
tuj komenci provizadon per armiloj 
por la fronto. 

En 1946 la familio Zolin kune kun 
avinjo revenis al Leningrado. Tiujare 
mia frato Volodja finstudis la 10-an 
klason, sukcesis en la ekzamenoj, 
estis akceptita kaj ricevis lokon 
en la studentloĝejo. Dumsomere li 
venadis viziti nin. Poste, kiel kutime 
neatendite, venis la malfeliĉo. 

Foje dum la somero de 1948, 
panjo kiel kutime vojaĝis al Murom 
“markiĝi”[3]; ŝi revenis kun malĝoja 
informo: ŝi estis instrukciita 
maldungiĝi de la laboro kaj foriri 
al Norda Kazaĥio. Ni abrupte 
estis forplukitaj el ne-nia vivo, kaj 
revenigitaj en la antaŭan, veran, 
kie ĉiu ricevu laŭ sia etikedo - 
FAMP (famili-ano de malamiko de 
la popolo). Tiel ke ni ne forgesu 
pri “nia loko”. Ĝis Moskvo mi kaj 
panjo veturis kune, renkontiĝis 
kun Volodja, kaj denove adiaŭis: 
mi al Leningrado kun la Zolin-oj 
por daŭrigi la studadon, panjo - al 
nesciata loko, kien el la stacidomo 
forveturis var-trajnoj. 

La amata urbo 

Mi revenis en mian urbon, kie mi 
naskiĝis kaj vivis dum sep kaj duona 
jaroj. En Leningrado regis mizero; 
ne la malriĉeco, al kiu ni alkutimiĝis, 
sed reala mizero. Mi estis tutsenca 
“superflua buŝo” kaj Jaŝa, kiu tiam 
studis por universitata diplomo, 
devis forlasi la studojn kaj eklabori 
en fabriko. Ĉiuj antaŭ-militaj mebloj 
estis, kompreneble, forbruligitaj 
dum la Blokado de Leningrado far 
germanoj. 

Filo de kamparano, inĝeniero- 
ekonomiisto, elstariĝinta el sia 
rondo, Jakov Fjodoroviĉ Zolin 
havis du neforigeblajn makulojn 
en sia alikaze senriproĉa biografio: 
edzinon-judinon kaj filinon de 
dispafita malamiko de la popolo, 
kiun li amis kaj kreskigis kiel sian 
propran, esperante adopti ŝin, tiel 
donante al ŝi alian naciecon kaj alian 
socian statuson. Sed kvankam mi tre 
amis lin, mi traktis tian paŝon kiel 
perfidon de mia paĉjo. 

Leningrado ankoraŭ ne 
renormaliĝis de post la milito, kies 
spuroj estis videblaj ĉie. Mi kaj 



Sonja staradis en longegaj vicoj por 
produktoj; la akirado de terpomoj 
kaj aliaj legomoj estis nun mia devo. 
Mi kaj ŝi ĉefe nutris nin per griza 
pano, terpomoj kaj makaronioj. 
Butero kaj aliaj delikataĵoj estis 
rezervitaj por la pli junaj gefiloj: 
ili bezonis kreski. Panjo tiam per 
nenio povis helpi. Ŝiaj leteroj estis 
malfacilaj - en Norda Kazaĥio, kien 
ŝi estis veturigita en varvagono ĝis 
Petropavlovsk, kaj ankoraŭ 136 
kilometrojn en kamiona karoserio 
ĝis la vilaĝo Kornejevka, ŝi estis 
asignita al kamparaj laboroj. Dum 
la noktoj, relegante ŝiajn leterojn, 
mi ploris. Unu tagon ŝi perdis 
la konscion en la kampo, estis 
enhospitaligita. Kaj tuthazarde el 
inter ŝiaj dokumentoj oni trovis 
unu taŭgan: kiam ŝi estis eksigita 
el la leningrada universitato pro 
malproleta deveno, ŝi dum iu tempo 
studis en instruistaj kursoj. La atesto 
pri tio savis ŝin: oni donis al ŝi lokon 
de instruistino en bazlernejo. Ŝi 
ekricevis monon - el kiu 14 ŝi sendis 
al Sonja, 14 al Volodja. Ankoraŭ 14 
por pagi por la angulo kie ŝi dormis 
surkofre. Perlarestantaj 14 ŝi vivis... 
Kiamaniere? Mi ne scias. 

Kie studi? 

En la 10-a klaso, kiam la lasta 
jarkvarono estis proksimiĝanta al 
sia fino, mia literatura instruisto 
petis min resti post la lecionoj; li 
forprenis el sia teko manlibron 
“Superaj Lernejoj de Leningrado” kaj 
enprofundiĝis en ĝian enhavon. Li 
diris: “Vi devintus iri al Universitato, 
sed vi ne estos akceptita”. Li plej 
verŝajne ne nur kalkulis je mia 
'5-a punkto' [4] sed sciis ĉion pri 
mi (la jam menciita FAMP, famili- 


ano de malamiko de la popolo). 
Finfine ni alvenis al la decido ke 
la plej sendamaĝa loko estus la 
Arboteĥnika akademio. 

La akceptajn ekzamenojn mi ne 
timis, sed evidente la ekzamenantino 
ricevis buŝan ordonon nepre 'tranĉi' 
min en ĉi-lasta ekzameno: starante 
ĉe la tablo mi klare respondis ĉiujn 
demandojn sur la listo; poste ŝi 
ordonis skribi sur la tabulo aron 
de formuloj, kion mi faris. Tiam ŝi 
donis al mi blankan paperon kaj 
komencis rapide kaj nervoze dikti 
unu formulon post la alia. Kiom 
estis? 30? 50? Finfine ĉe unu mi 
stumblis. Ŝi kontente prenis la 
nototabelon dirante: "Vi devos 
serĉi alian fakultaton.” Dume mi 
estis agitiĝe cerbumanta: ĉe '4' mi 
ankoraŭ havos sufiĉan noton; ĉe 
'3' mi vere iros al alia fakultato. 
Ŝi enskribis 'Hejf.a,.' (mallongigo 
de "HejvjOB./ieTBopHTe./ibHo” = 
"nekontentige”: la plej malalta ebla 
noto, signifanta plenan nescion de 
la ekzamena materialo). 

En la morgaŭa tago mi portis miajn 
dokumentojn al la Celuloza-papera 
instituto, kie ili estis akceptitaj. 
Kiam la listoj kun matrikuligitoj estis 
pendigitaj, mia familinomo mankis. 
Rigardante al mi per trankvilaj 
okuloj, oni klarigis ke miaj analizoj 
de urino kaj ekskremento estis 
malfruaj kaj sekve estas neniu eblo 
enlistigi min. 

Miaj amikoj alarmiĝis kaj elsciis 
ke en tiuj tagoj funkcias komisiono, 
trovanta lokon sur la vastaĵoj de 
Sovetio por malsukcesintoj en la 
universitatenira konkuro. Tie oni 
proponis al mi la Instituton de 
Forstokulturo en Petrozavodsk, 
Karelo-Finna SSR. Mi senprokraste 




13 




CGFARTIKOLO 


sendis miajn dokumentojn. En 
oktobro ĉiuj miaj amikoj komencis 
siajn studojn; miaj dokumentoj 
tamen revenis kun la noto, ke la 
akcepta komisiono ricevis ilin "tro 
malfrue". 

Racia, Virta, ĉterna [5] 

En la bela somero de 1953 
(Stalin mortis en marto 1953 kaj 
tuj estis abolita lia personkulto kaj 
multaj liatempaj malpermesoj), 
kiam ankoraŭ etskale komencis 
reveni homoj el la koncentrejoj 
kaj ekziloj, kiam la nocio de 
'malamiko de la popolo' ricevis 
neaŭdigitan demandosignon, antaŭ 
la gefiloj de 'malamikoj' la perpleksa 
ekzekutivo komencis malfermi 
pordojn. Havante jam du jarojn de 
laboro kiel instruistino kaj elstaran 
laborkarakterizon mi certis ke mi 
povus eĉ akceptiĝi en universitaton, 
malgraŭ la ne malaperinta 5-a 
punkto. Kaj mi prezentis la 
dokumentojn al la Leningrada Ŝtata 
Pedagogia Instituto, por la fakultato 
de pedagogio kaj psiĥologio. En la 
destinita dato mi trovis en la listo 
de matrikulatoj mian familinomon, 
apud kiu staris 'elstare'. 

Absolute nepre estas rakonti 
pri tio kio okazis en la printempo 
de 1957. Iel oni ne tuj rimarkis 



ke la kurttempa 'degelo' finiĝas. 
Mia konato, filo de nia respektata 
profesoro, invitis min al la 
universitato por aperta diskuto; la 
enorma aŭditorio estas plen-plena, 
ĉiuj estas ekscititaj. Pupitro, kie 
la studentoj tuj ekprezentos siajn 
raportojn; tablo, malantaŭ kiu kelkaj 
dece aspektantaj homoj - ili invitas 


la studentojn paroli pri tio kio 
ĝenas ilin, paroli malferme, sen 
timo. Ili komprenas ke post 
la publikigo de eraroj de la 
periodo personkulta, estas pluraj 
demandoj. Ne tute klaras kiuj ili 
estas (kvankam tio devus esti!). 
La ĉefraporton, pri ekonomio de 
socialismo, prezentas mia amiko 
kaj ekflamas arda polemiko, 
nenion komunan havanta kun 
ekonomio. La homoj malantaŭ 
la tablo ne enmiksiĝas, nur 
aŭskultas. Ekaŭdiĝis pluraj 
subtenantoj de la "malnova ordo", 
dum kiu estis tiom da bono - 



sonas strange, mi tuj estis akceptita 
por posteno de "inĝeniero"! Mi havis 
bonajn rilatojn kun la laborantoj 
de la kopia fako, kaj ni kopiadis tie 
poemojn de Gumiljov, Mandelŝtam 
kaj aliajn malpermesitajn 
materialojn. Hejme kuŝis ĉe mi kopio 
de "Doktoro ĵivago", mi kutime lasis 
la ŝlosilon en antaŭdecidita loko, 
kaj ne malpli ol dudek homoj legis 
ĝin; neniu denuncis al la aŭtoritatoj 
(tiutempe unu lektoro, ĉe kiu oni 
trovis unu folion de la anglalingva 
teksto, estis sendita koncentrejen). 
Sed tia idilio ne povus daŭri longe. 
Unu tagon vokis min la estro de tute 
alia fako kaj avertis ke "oni scias" pri 
miaj rilatoj kun la kopimaŝino kaj ke 
li persone insiste rekomendas al mi 
trovi alian laborlokon. 

Pri justuloj en Sodomo 

La patrujo-duonpatrino faris 
ĉion eblan por ke ni plej facilanime 
povu disiĝi de ŝi. Kvankam mi jam 
maldungiĝis, mi - kiel ĉiuj - devis 
trapasi 'malvarman duŝon' en mia 
buroo: sen laborkarakterizo la 
peto-dokumentojn pri permeso 
elvojaĝi oni ne akceptis. Mi ankaŭ 
trapasis lango-vipadon en la partia 
kunsido en la lernejo, kie mi jam 14 
jarojn ne laboris, post kiam mian 
bopatrinon trafis koratako. Ili nek 
havis kompaton al mia maljuna 
patrino, kiu estis devigita viziti 
instancojn kaj subskribi permesojn 
por mi - plenkreska - forvojaĝi. Ĉiu 


ekzemple egala rajto de supera 
eduko... "Kio?!" - mi eksaltas kaj 
rapidas al la pupitro. Ekscitite, 
koncize kaj precize mi listigas 
la etapojn de mia 'odiseado' kaj 
revenas al mia loko, dum min 
sekvas forta aplaŭdo. 

Pri tio, ke temis pri bone planita 
provoko "por malkaŝado", ni ne 
tuj divenis. Evidentiĝis ke krom 
mi ĉeestis la "diskuton" ankaŭ aliaj 
studentoj de nia instituto, kaj ili 
sekve kreis rondon por ellabori 
rekomendojn por daŭra evoluigo 
kaj plibonigo de la soveta reĝimo. 
Unu fojon ili invitis min kaj mian 
amikinon al ilia vica kunveno; 
tiu-vespere dum ni jam estis 
nin plibeligantaj en la studenta 
dormoĉambro, subite envenis knabo 
kaj invitis iri kun li al kinejo. Ni ne 
persone konis lin - li estis mistera. 
Onidiroj cirkulis ke en la armeo li 
servis en "speciala sekcio". Do, sen 
ajna preteksto li vokis nin al kinejo. 
Ni, kompreneble, klarigis ke oni 
atendas nin aliloke, sed li insistis, 
kaj ankaŭ la kinejo estis pli alloga. 
Post kelkaj tagoj ĉiuj ĉeestintoj 
de tiu kunveno estis arestitaj. La 
kino-umado savis nin. Evidente ke 
dank' al ligoj al lia inta (aŭ anta?) 
servo li sciis tion anticipe, kaj kial li 
decidis nin savi - restas malferma 
demando. 


Spirhalto 

Mi tre ŝatis mian laboron en la 
internulejo, kaj la infanojn. Mi sciis 
ke mi estas faranta vere gravan 
aferon, kvankam kontraŭ mizera 
pago. Sed ne estis restanta tempo 
por simple vivi. Mallonge for de nia 
domo troviĝis unu el la multnombraj 
Scienc-Esploraj Institutoj, kie estis 
bezonataj laborantoj. Kiom ajn tio 


14 


NUMGRO £46 C£0II:6) 









kazoj ne malkutimis. Eĉ en la lastaj 
leningradaj jaroj mi imagis ke dum 
mi forestas, vi sonorigos kaj la 
pordon malfermos al vi blondhara 
knabo, kun samronda kapo kiel la via. 
Tio ne estas tiom sentimentala kaj 
naiva kiel ŝajnas. Tio pli precize estas 
malsano, kiu de fojo al fojo ricevis 
dozon de nutra narkotaĵo. 

En la 60-aj jaroj via filo decidis el 
Moskvo translokiĝi al Leningrado. 
Li prenis la dokumentojn al 
scienca instituto kaj jam tiuvespere 
emociiĝinte rakontis al mi kaj panjo 
kiel li venis tien, kie neniu konis 
lin, plenigis ĉiujn paperojn, kaj jam 


burokrato, "kunsente”, diradis 
al ŝi, kian maltaŭgan filinon ŝi 
kreskigis, kiu lasas ŝin en ŝia 
maljunaĝo (kvazaŭ ni ne sciis sen 
ili ke tiu ĉi disiĝo estos por ĉiam); 
sed la muskaptilo povus ĉiun 
momenton ŝlosiĝi - kiel baldaŭ 
ja okazis - kaj senprokraste ni 
devis forvojaĝigi la infanojn. Alia 
eliro ne ekzistis. 

Restis la lasta aflikto - en la 
dogankontrolo. Sciante ĉion 
plej intiman pri ni, ili ne serĉis 
ĉe ni oron aŭ diamantojn. Ili 
kontrolis niajn librojn serĉante 
malpermesitajn materialojn, 
ne permesis kunpreni nigra- 
blankan foton donacitan de 
amikoj. Mia dua filo tiam ĵus 
iĝis unu-jara. En eta valizo mi 
kunprenis pispoton, vindaĵojn, 
suĉilo j n... Kaj j am antaŭ la flugo: 
"Valizoj estas malpermesitaj!”. La 
akompanantaj nin proksimuloj 
kaj amikoj elprenis siajn saketojn, kaj 
ni eniris la aviadilon kiel milittempaj 
rifuĝintoj. 


Adiaŭ, paĉjo! 

Vi estis dispafita la 3-an de 
februaro 1938. Vi vivis precize 34 
jarojn kaj 4 monatojn. Eble vi eĉ ne 
sciis ke jam alvenis februaro... Vi 
atendis la areston ĉiutage, ja la fraton 
Aleksandr ili jam 'prenis' (dispafis 
la 22-an de decembro 1937). Mi ne 
scias kiel tio okazis, paĉjo, sed post 
translokiĝo al Israelo mi ĉesis pensi 
pri vi; en la senco ke ekde la aĝo 8-9 vi 
ĉiam troviĝis en mia konscio, troviĝis 
kiel viva. Eĉ kiam mi jam sciis ke vi 
delonge ne estas inter la vivantoj. La 
espero ke tio ne veras ne lasis min ĝis 
la forvojaĝo mem. Kaj tio havis siajn 
kaŭzojn: komence, en la infanaĝo, 
panjo kredigis al si kaj al ni ke vi plej 
verŝajne enskribiĝis en sankcian 
roton [6], ĉar antaŭ ĉio vi estis 
patrioto de via Patrujo. Kaj mi revis, 
kiel vi aperas en la pordo, vundita, 
kun ordenoj... Poste, kiam pasis la 
ebla tempo, mi alkutimiĝis pensi ke 
vi vivas ie en ekzilo, sed 
vi havas alian familion 
kaj vi fortranĉis la 
pasintecon. Tiaj 


estis surmetanta la palton, 
kiam sur la vasta ŝtuparo 
ekaperis senspiriĝinta 
viro, ekkriante: "Atendu! 
Vladimir Viktoroviĉ! Haltu!” 
malsupreniĝis kaj brakumis 
lin. "Mi ĉiujn vin ja bone 
konas. Kaj vian patrinon, 
kaj patron. Mi vizitis vian 
domon dum multaj jaroj, eĉ 
tenis vin surgenue!” Kaj mi 
memoras kiom terure paliĝis 
panjo. Neniam, nek antaŭe 
nek poste, mi vidis ĉe ŝi tian 
vizaĝ-esprimon. Jes, ĉio estis 
vero. Jes, malnova konato. 
Jes, tenis sur la genuoj. Sed 
la vero estis ankaŭ la terura, 
vin akuzanta gazeta artikolo, 
kiun ŝi tuj klare imagis. Kun la 
subskribo de tiu homo [7]. 

Via foto, same kiel de panjo 
kaj de Volodja, pendas en mia 
dormoĉambro. Mi rigardas 
vian vizaĝon, mi ŝatas ĝin, ĝi estas 
fortkaraktera. Sed ve, ĝi diras al mi 
nenion pri vi viva. Mi rigardas vian 
foton kaj ripetadas: "Estas mia patro”. 
Sed mi ne sentas viajn manojn, ne 
aŭdas vian voĉon, vian ridon, ne 
vidas vian rideton, kvazaŭ neniam en 
sia vivo la homo sur la foto ridetis... 
Reale vi neniam ĉeestis mian vivon. 
Vi estas kvazaŭ fantomo. Pardonu 
min, paĉjo. ■ 


Aŭtoro: RADOVSKAJA, Natalija Viktorovna 

Konciza traduko surbaze de teksto publikigita en 
laĵurnalo " Zvezda", 2008, n.8, kiu siavice estas aŭtora 
koncizigo de la samnoma libro "La puto el kiu trinkis". 
Eld. AST, Sova, Harvest, 2008, ISBN 978-5-17-055081-4, 
978-985-16-5901-8. 


[1] Antoine DE SAINT-EXUPERY, aviadisto kaj mondfama verkisto. 

[2] "Malakcelita" estis norma strata moknomo. 

[3] Montri sin ĉe la aŭtoritatoj kaj subskribiĝi en la perioda registro-tabelo, deviga proceduro por ekzilitoj. 

[4] Fikonata enskribo de nacieco en la nacia identigilo; en USSR ĝi estis deviga kaj elektebla nur el la listo 
oficiale rekonita de la ŝtato. Ekzistas multaj atestoj ke surbaze de ĉi-enskribo okazadis diskriminacio de 
naciaj minoritatoj kiel judoj, germanoj, poloj, tataroj, en la akceptiĝo al superaj lernejoj, al laboro, en kariera 
kresko, permesoj vojaĝi eksterlanden k.t.p. El tio fontas la ironia esprimo "invalido de 5-a grupo", signifanta 
personon havantan 'netaŭgan' naciecon. 

[5] Aludo al tio kion oni instruis al gelernantoj pri tio kion semas la sovetia reĝimo. 

[6] Armeaj unuoj, en kiujn estis sendataj soldatoj farintaj krimojn. Ankaŭ civitanoj, interalie akuzitaj pro 
'politikaj krimoj', povis peti esti senditaj tien anstataŭ la koncentrejo, por "per sango pentofari antaŭ la 
Patrujo". La sankciaj rotoj estis lokataj en la unuaj linioj de la fronto kaj la ŝanco perei estis preskaŭ absoluta. 
La popolo nomo de la 'sankciuloj' estis "kanon-viando". 

[7] La praktiko denunci unu kontraŭ la alia estis instigata far la ŝtato kaj aparte 'heroaj' estis konsiderataj 
rakontoj pri gefiloj kiuj denuncis kontraŭ siaj propraj gepatroj - agintaj kontraŭ-sovetie (laŭ la interpreto de 
la organoj) kaj sekve dispafitaj. 






Freneza mondo de Kusturica: 
Ĉiu trovos lokon por si 


Stanislavo BELOV - Rusio 

Mi ŝatas Kusturica-on. Se diri 
pli ĝuste, mi ŝatas liajnfilmojn, 
ĉar lin mem mi ne konas kaj mi 
nursupozas ke li estas sufiĉe 
interesa homo. Mi alkutimiĝis 
distingi verkon kaj verkanton, kaj 
danke al tio mi povas daŭre ŝati 
kantojn de Sex Pistols, kvankam 
iliaj kreintoj estis sendube aĉuloj- 
feĉuloj. Same mi ŝatas la modelinon 
Naomi Campbell pro ŝiajgracio 
kaj esprimivo, kvankam ŝi evidente 
estas persono tre maltolerema 
kajfoje eĉ sovaĝeca. Mia edzino 
ne povas distingi kreanton de ties 
verko, do ŝi ne ŝatas multon el miaj 
preferaĵoj. Ekzemple Kusturica 
laŭ ŝi estas vera frenezulo. Kaj mi 
ĝenerale konsentas pri tio -jes, 
kompreneble. Kaj do? 


Emir Kusturica [Eivmp 
KycTypnua] estas serba 
filmisto. Pro lia grava 
sekvenco de internacie 
aklamitaj filmoj, li estas 
konata kiel unu el la plej 
kreemaj kino-reĝisoroj 
de la 80-aj kaj 90-aj 
jaroj. Li ricevis dufoje la 
premion “Palme d’ Or” ĉe la 
filmfestivalo Cannes 


signalojn de aeratako, post kio 
ĉiuj subteranoj rapide kuras 
por kaŝi sin en la sola tanko, 
konstruita de ili per propraj 
manoj kaj vane staranta en 
subterejo kiel defendilo de 
neekzistanta danĝero. Post 
la fino de la “bombardo" 
ĉiuj denove revenas al sia 
ĉiutaga laboro, plejparte 
konsistanta en senĉesa 
produktado de armiloj, 
kiujn ili sendas supren 
al la superaj kamaradoj, 
ricevante interŝanĝe 
provizojn kaj novajn 
blagaĵojn. 



A ntaŭnelonge mi spektis trian 
(por mi) filmon de la fama 
balkana reĝisoro - "Underground" 
(Eo: Subterejo]. Pri kio ĝi temas? 
Nu, fakte pri ni mem, almenaŭ pri 
loĝantoj de iamaj socialismaj landoj 
- sed ne nur. En ĉi filmo la aŭtoro 
rakontas vere frenezan (kiel kutime) 
historion pri grupo da jugoslavaj 
gerilanoj, kiuj eniris subterejon en 
la Dua mondmilito kaj daŭrigis sian 
lukton (pli ĝuste - preparadon al ĝi) 
dum la sekvaj 20 jaroj. 

Ili ne scias, ke la milito jam finiĝis 
antaŭlonge kaj neniu minacas ilian 
landon - ja "surteraj" kamaradoj 
bone regalas ilin per falsrakontoj. 
De tempo al tempo ili eĉ ŝaltas 


Ĉu vi rekonas ion? Se jes, verŝajne 
vi almenaŭ iom partoprenis la 
vivon en la cirkonstancoj de "reala" 
(ne libreca-ideeca) socialismo. 
Dum kelkdekoj da jaroj milionoj da 
miaj samlandanoj vivis ĉe similaj 
kondiĉoj. Tio fakte estas universala 
solvo por ĉiuj totalismaj reĝimoj - ĉu 
komunismaj, ĉu naziaj, ĉu iuj ajn. 
Estas ja universala recepto por regi 
homojn: necesas starigi antaŭ ili 
komunan kaj timigan malamikon. Se 
ĝi ne ekzistas, necesas ĝin inventi aŭ 
almenaŭ ŝajnigi. 

Post tio oni povas gurdi la 
samon dum jardekoj: "Jes, ni vivas 
mizere, laboras pene kaj ne ĉio iras 


glate, nia ŝtatordo havas certajn 
malperfektaĵojn, sed... nun minacas 
nin kruela malamiko, antaŭ kiu ni 
devas forgesi malnovajn ofendojn 
kaj kuniĝi por kontraŭstari ĝin. 
Poste ni ĉion riparos kaj preparos 
kaj eble ŝanĝos ion entute, sed ne 
nun, ĉar hodiaŭ ni estas ĉirkaŭitaj 
kaj ĉiu dubanto estas perfidulo 
- fi al ĝi!" Kaj por fortigi en la 
homamasoj tiun mensogon oni 
funkciigas la plej povan en la mondo 
cerbolavan maŝinon el filmoj, 
gazetoj, radioelsendoj, paroloj de 
eminentuloj kaj elstaruloj, ĉieĉeestaj 
frapfrazoj kaj elpendaĵoj, senĉesaj 
kongresoj, ritaroj ktp. 

Kaj homoj kredas tion! Kaj tio 


16 


NUMGRO £46 C£0II:6) 





La filmo “Subgrunde” 

dependas nek de lando, nek de aĝo, 
religieco aŭ etna aparteno. Homoj 
kredas tion, kio ŝajnas al ili reala kaj 
evidente komforta bildo de la mondo 
- almenaŭ ĝi estas komprenebla 
por ĉiu, sen fari plian memstaran 
cerbolaboron. Mi konstatas tion, ĉar 
mi vidas pruvojn ĉiutage en la nuna 
Rusio. La komunisma ideologio 
estas ĉi tie konsiderata iaspeca 
dinosaŭro kaj ne havas gravan 
influon super la opinioj de la homoj. 
Gejunuloj pli volonte akceptas 
anarkiismon aŭ naciismon - ambaŭ 
ricevatajn precipe el Okcidento, do 
eĉ sloganojn kaj kutimojn oni kopias 
de tie. 

Sed naskiĝis nova ideologio, 
kiun kreis manipulistoj de Kremlo, 
plejparte dum la regado de Putin. 
Ĝi diras, ke Rusio estis kaj ĉiam 
estos unu el plej gravaj, bonaj kaj 
povaj landoj de la mondo. Ĝi ĉiam 
estis ĉirkaŭita de malamikoj, nun 
tiun rolon ludas kvazaŭdemokratiaj 
okcidentaj ŝtatoj - unuavice Usono. Ili 
ne volas akcepti ke Rusio renaskiĝas 
kaj malgenuiĝas, do provas 
malhelpi tion. En la lando estas 
"kvina kolono", konsistanta el veraj 
perfiduloj, helpantoj de okcidentaj 
malamikoj. Ili kaŝas sin sub maskoj 
de rajtdefendantoj, opoziciuloj kaj 
aliaj liberuloj (vorto preskaŭ sakra 
en la rusia politika ĵargono]. Jes, nia 
ŝtato estas ne la plej perfekta en la 
mondo. Nia ekonomio febras kaj tute 
dependas de eksportado de nafto 


kaj gaso. Niaj polico kaj ŝtatoficistoj 
estas koruptitaj, balotadoj ne tre 
demokratiaj, vivnivelo malalta, 
sed... nun ni ne havas tempon por 
interbatali. Necesas kuniĝi antaŭ 
komuna malamiko kaj... (daŭrigon 
legu supre). 

Do sajnaŝ al mi, ke post 70-jara 
vivado en subterejo mia lando ne 
surteriĝis, ne! Ni nur supreniris al 
plia etaĝo de nia kelo kaj nun daŭre 
konsideras Suno elektrolampon (nun 
- energiŝparan). Ŝanĝo konsistas nur 
en tio, ke nun plejparto de la homoj 
malkaŝe demonstras sian malamon 
al la ŝtatgvidantoj, ŝtatoficistoj kaj 
sistemo entute. Sed ĉu tio gravas, se 
ili tamen fakte subtenas ĉion kion ili 
malamas, daŭre loĝas en subterejo 
kaj liveras al superaj kamaradoj ĉion 
de ili bezonatan? Tiel longe kiel tio 
daŭras, niaj superuloj volonte cedas 
al ioma murmurado subtere - ja la 
sistemo funkcias plu. 

Kiel eliri el la subterejo? Mi ne 
scias. Fakte ŝajnas ke Kusturica 
mem ne scias respondon al tiu 
demando. Liaj subteranoj liberiĝas 
kaj komencas novan, feliĉan vivon 
nur trairinte ĉiujn kruelaĵojn de la 
enlanda milito kaj fakte mortinte. 
La ĉefa heroo perdas sian filon, 
verŝas multe da sango serĉante lin 
kaj trovas lin nur en la profundo de 
la puto, al kiu li mem ĵus ordonis 
konduki militkaptitojn - oni povas 
diveni por kio. 

En la fino de la filmo ĉiuj ĝiaj 
herooj denove kuniĝas - tamen ne 
kontraŭ iu malamiko, sed ĉe gaja 
kaj plenŝarĝita tablo, dum granda 
tipe balkana festeno kun dancado- 
kantado-kriado. Ili estas feliĉaj kaj 
eĉ menshandikapita knabo forgesis 
pri sia rulseĝo kaj dancas kune kun 
ĉiuj. Ili ĝojas, kvankam ilia terpeco 
flosas, kien ŝajne neniu scias. Ja 
por denove naskiĝi necesas unue 
morti. Ĉu nia puto ankoraŭ atendas 
nin? Neniu respondos. Kaj koncerne 
la frenezaĵojn de Kusturica, do 
plaĉas al mi la vortoj de unu el la 
subteranoj: "Ni ĉiuj estas frenezuloj. 
Sed nin oni ankoraŭ ne diagnozis”.» 


K**- 

DISK&J 

Rogener PAVINSKI 


o 

N 

Z 

w 

u 

UJ 

DC 



★ ★ ★ ★ 
Amindaj 

Amindaj 

Kuba tradicia 
8 titoloj - Vinilkosmo 2011 


La muzikgrupo Amindaj, devenas el Kubo, kie 
ĝi estis fondita en 2009. Gi debutis dum koncertoj 
en la tiujaraj UK kaj IJK. Tiam estiĝis monkolektado 
por helpi al ili registri sian unuan albumon. Ĉi tie jen 
bonega rezulto, unu plia ekzemplo, ke per kolektiva 
helpo eblas konkretigi belajn projektojn kiel tiu ĉi. 

La unua albumo de la grupo alportas la tipan 
kuban muzikon al Esperantujo. Gian etoson kaj 
muzikecon la grupo plene transdonas, speciale 
per konataj kubaj kanzonoj, kiuj estis tradukitaj kaj 
adaptitiaj. La plejparto tamen, de la kanzonoj el la 
albumo estis verkitaj de Julian Hernandez Angulo, 
konata esperantisto, kiu de multaj jaroj komponas 
kaj kantas. De li, fakte estas la plej plaĉaj muzikaĵoj 
en la unua albumo de Amindaj. Ĉar Julian jam 
registris kasedojn, multaj rekonos kanzonojn kiel 
"Lasu la malĝojon flugi" kaj "Tiel la mondo iras". Tiuj, 
akompanataj antaŭe nur per lia gitaro, nun ricevis 
belajn aranĝojn de la multnombra grupo da junuloj, 
kiu konsistigas Amindaj. 

La kanzonoj povas aspekti kiel iom tro intersimilaj 
al tiuj, kiuj ne kutimas al la stilo. En ĉiuj aranĝoj 
aŭdiĝas violono, perkuto kaj la kuba treso, kiu estas 
trikorda kuba gitaro. La kvalito de la registrado de 
ĉiuj kantoj estas senriproĉa. El la repertuaro, mi 
fortranĉus nur "La bambo", sed la fakto ke oni decidis 
ĝin registri estas tute pardonebla. "Maria" estas la 
plej melodia kaj iom melankolia, kie rekoneblas la 
stilo de Julian. - Mi fakte bonvenigus albumon de 
Julian kun Amindaj. Estus plezure aŭskulti lian voĉon 
akompanatan de tiu bona ensemblo. 

La solaj atentigoj restas pri la misprononco de 
"ĉ", kiu iom ĝenas kaj pri la iom kaosa prezento de 
la grupo sur la libreto. Estus pli bone se ili apartigus 
la muzikistojn de la helpantoj kaj kunlaborantoj, ĉar 
fotoj de ĉiuj estas miksitaj, kaj oni ne tuj rekonas 
iliajn rilatojn kun la grupo. Se la grupo estas pli ol 
nur muzika projekto, bonvenus pli da informoj. Vere 
gratulinda atingo kaj ja aminda albumo. 



17 












La fama katastrofa erupcio de 
Vezuvio komenciĝis la 24-an de 
aŭgusto (nun sciencistoj opinias 
pri oktobro) de la jaro 79. Je la unua 
horo post la tagmezo la loĝantoj de 
Pompejo denove eksentis terurajn 
terskuojn. Ien malaperis akvo el 
putoj. Poste la tero ektremis, la maro 
ekondiĝis tre terure. Sed subite ĉio 
kvietiĝis... 

Nur bestoj kaj birdoj antaŭsentis 
katastrofon. Hundoj bojis, blekis 
kaj ĵetiĝadis en gregejoj bovoj kaj 
ŝafoj, ĉevaloj fosis la teron per la 
hufoj. ĉis tiu momento, kiam la vivo 
transformiĝos en teruran morton, 
restis jam kalkuleblaj minutoj... 

La urbo mortis matene de la sekva 
tago je la sepa kaj duono. Dum la 
erupcio el la ĉielo faladis cindro kaj 
pumiko, kiuj finfine superŝutis la 
domojn ĝis tegmentoj, kaj eĉ ombris 
la sunon kvazaŭ estas krepusko. 
Komence el la ĉielo faladis stonetoj 
(iliaj ampleksoj estis de pizo ĝis 
juglando) kaj poste - nur cindro. 
Entute la urbo enteriĝis sub 7-8 
metroj. 

Poste pluvis kaj la pluvo transformis 
la cindron en malpuraĵon, kiu por 
longa tempo kovris la domojn kaj 
homkorpojn. Iom post iom la korpoj 
putris, sed tiu spaco, kiun ili iam 
okupis, restis malplena interne 
de firma vulkana malpuraĵo. La 
vulkancindro, kiu kovris la urbon, 
perfekte konservis la konstruaĵojn 
kaj objektojn kaj tiel ebligis al ni 
ekkoni la aspekton de mezgranda 
urbo de la Antikva Romio kaj la 
vivon de ĝiaj enloĝantoj. 

La lokon, kie situis Pompejo, 
sciencistoj eltrovis nur en la 17-a 
jarcento. En la jaro 1777 oni 


Fajra bato 
de Vezuvio 


Olga ŜILAJEVA -Rusio 


NUMGRO 246 (2011:6) 


Italaj vulkanologoj proponis 
teorion, laŭ kiu la loĝantoj de 
Pompejo mortis ne pro malrapida 
sufoko, sed proforta ondo de ardaj 
vulkangasoj. 

P ompejo estis unu el la tri urboj de 
la Antikva Romio en la Golfo de 
Napolo en la imperiestra provinco 
Italia (hodiaŭ regiono Kampanio, 
Italio). Pri la erupcio de la vulkano 
Vezuvio, kiu en la 79-a jaro (p.K.) 
neniigis Pompejon, la homoj aŭdis 
multon, sed scias ne ĉion. De jaro 
al jaro aperadas novaj interesaj 
eltrovaĵoj kaj faktoj. Do kion sume 
sciencistoj scias hodiaŭtempe? 

Dum longa tempo la loĝantoj de 
Pompejo vivis en la konvinko, ke 
Vezuvio estas estingiĝinta, kaj ili ne 
dediĉis atentemon al avert-signaloj. 
Ili ne rilatigis tiujn al la aktiveco de 
Vezuvio. Ili kutimis al etaj ektremoj 
de la tero kaj erupciaĵoj de gaso el 
Vezuvio. Kiel ni nun komprenas, 


ĉi tiuj eventoj atestis 
pri avanco de magmo al 
la supraĵo kaj pri ebla 
baldaŭa erupcio de la 
vulkano. 


Tagmeze la 5-an de 
februaro de la jaro 62 
la loĝantoj de Pompejo 
neatendite ekaŭdis timindan 
rumoron. Poste, fortaj terskuoj 
okazis unu post la alia. Kelkloke 
aperis profundaj abismoj, en unu el 
ili trafalis eĉ ŝafaro el 600 ŝafoj. En 
la urbo ruiniĝis temploj, portikoj 
kaj loĝkonstruaĵoj, en ruinojn 
transformiĝis eĉ riĉaj vilaoj. Iomete 
trankviliĝinte post la terskuoj, la 
loĝantaro revenis al sia hejmo, kaj 
la roma senato eldonis specialan 
dekreton por rekonstruado de 
la urbo. La pompejanoj, eĉ ne 
suspektante ke la plej danĝera 
okazo baldaŭ venos, rekonstruadis 
domojn, okupis sin pri vendado, ĝuis 
ripozon en olivaj arbaretoj apud 
Vezuvio, kiu neniel montris sian 
vekiĝon. Tiutempe la premo interne 
de la vulkano kreskis... 


18 





unuafoje trovis ne nur skeleton, 
sed ankaŭ spuron de la korpo sub 
ĝi. Sed nur en la jaro 1864 Giuseppe 
Fiorelli [Dĵuzepe Fjoreli] elpensis 
kiamaniere oni povos restaŭri la 
aspekton de mortintoj. Frapinte 
supraĵon kaj trovinte kavon, kiu 
restis post la putrado de la korpo, 
arkeologoj faris malgrandan truon 
kaj plenigis ĝin per gipso. La 
gipso fariĝis muldaĵo, kiu ekzakte 
reproduktis la antaŭmortan pozon 
de la pompejano. 

Tiamaniere estis restaŭritaj centoj 
da homaj korpoj. Iufoje oni povas 
ankaŭ ekrigardi la hararanĝojn, 
faldojn de la vestoj de mortintoj 
kaj eĉ iliajn mienojn. Dank' al tio 
ni povas sufiĉe detale bildigi la 


lastajn minutojn de la vivo de la 
granda urbo. Jen mastro forkuris, 
lasinte kortiston por ke li gardu 
la havaĵon. Jen avo, brakumante 
katon, ekdormetis surbenke apud 
la pordegoj de la propra domo kaj 
mortis surloke. Jen apud preĝejo 
petis almozon almozulo - bonkorulo 
donis al li monerojn kaj novajn 
ŝuojn, sed li ne sukcesis surmeti 
ilin...En la kazerno por ĉiam restis 
du gladiatoroj: ili ne povis movi sin, 
ĉar ili estis alforĝitaj al muro, sed kial 
kune kun ili mortis bela junulino? Ĉi 
tie, verŝajne okazis iu romantika 
historio, kiun ni neniam scios. Sur 
la vojo, kiu kondukas for de la urbo, 
falis senforte kelke da forkurantoj. 
En iu domo oni forgesis ĉenitan 
hundon, la kompatinda 
besto grimpis supren 
tra cindro kaj pumiko 
kiom permesis la 
longo de la ĉeno, 
sed tutegale mortis. 
Timindajn historiojn 
pri pompejanoj, kiuj 
por ĉiam rigidiĝis en 
la 79-a jaro oni povas 
priskribi tre kaj tre 
multe. 

Tradicie sciencistoj 
suspektas, ke la morto 


de ĉiuj loĝantoj de la urbo Pompejo 
estis longa kaj suferiga: ili inhalis 
cindron, kiu transformiĝis en iliaj 
pulmoj en cementon. Tamen antaŭ 
nelonge grupo da vulkanologoj 
el Napolo prezentis tiun teorion 
kiel dubinda. La vulkanologoj 
rimarkis, ke la mortintaj loĝantoj 
de Pompejo ne baraktis, ne agoniis, 
ne kaptis aeron per la buŝo - ilin 
unumomente mortigis forta ondo 
de ardaj vulkangasoj, kiu aperis post 
la forĵeto de la ŝtona kapsulo el la 
ŝtopfermita kratero [kiam la premo 
de la vulkangasoj en la magmo 
superis la firmecon de la minaĵoj). 

Laŭ datumoj de sciencistoj, 
Vezuvio en la 79-a jaro forĵetis 
unu post la alia ses lafofluojn. La 
temperaturo de la lafofluoj estis 
ĉ. 250-300 °C kaj la rapideco 104 
km/h. 

Sciencistoj trovis restaĵojn de 
pompejano, kiu mortis sidante 
en necesejo. Tiu fakto estas la 
plej konvinka pruvo de la teorio 
pri la morto de la pompejanoj 
unumomente pro forta ondo de 
ardaj vulkangasoj - kiu en stato de 
asfiksio iros en necesejon? 

En 1997 Pompejo enskribiĝis en 
la liston de la Monda Kulturheredaĵo 
de UNESKO en Eŭropo. ■ 





19 







ĉkblogu 


Kial blogi? Eble kiam 
vi legis la titolon vi jam 
demandis vin. La unua kaj 
evidenta respondo estas: 

Por disvastigi ideojn! Sed blogado 
ne estas nur tio! Kiam oni blogas, 
oni certe plibonigas la skribadon, 
kaj ekhavas plurajn amikojn. Mi 
diras tion laŭ mia propra sperto, 
mi blogas de pli-malpli unu jaro. 
Kiam mi komencis, mi skribis tre 
malbone, miaj artikoloj havis ĉirkaŭ 
80 vortojn kaj multe da bildoj; 
hodiaŭ mi ne skribas perfekte, sed 
mi skribas multoble plibone ol kiam 
mi komencis, kaj mi konas multajn 
homojn pro mia blogo! 


Eble vi jam volas blogi en via nacia 
lingvo, sed blogi Esperante estas 
mult-oble pli bona, vidu kial: 



* Kiam oni blogas Esperante, 
homoj tutmonde povas legi 
oniajn ideojn, kaj oni povos scii 
kion homo en Japanio, ekzemple, 
pensas pri io, kio okazas en 
Brazilo! 


* Ĉar la blogosfero en Esperanto 
estas malpli granda ol la 
blogosfero en multaj aliaj naciaj 
lingvoj, certe via blogo estos 
fama pli rapide ol ekzemple, se 
vi skribos angle. 


* Esperanta blogado certe 
montros al la mondo ke eblas 
ĉion esprimi per Esperanto! 
Se iu, ekzemple, serĉante 
blogon pri sia preferata 
kantisto, rimarkas ke 
ekzistas blogversio 
en Esperanto, tiu 
\ \ eble pro sci-volo al- 

klakos tiun lig-ilon 
kaj ekinteresiĝos 
- almenaŭ tiu 
konstatos ke 
la internacia 



Ana RIBEIRO - Brazilo 


lingvo vere ekzistas kaj ke oni 
per ĝi povas ĉion esprimi. 

* Praktiki la lingvon! - Blogi certe 
estas bonega sperto por iu, kiu 
volas praktiki Esperanton, vi 
povas ankaŭ pli-bon-igi vian 
lingvonivelon! Vi povas verki pri 
via ŝatata temo kaj peti amikon 
aŭ instruiston prov-legi vian 
artikolon. 

Certe ekzistas aliaj avantaĝoj, 
kiujn mi ne memoras nun! Eble, 
leginte la tekston vi vol-egas blogi, 
sed vi ne scias kiel! Mi diros kiel fari 
tion nun. 

Kiel ekblogi Gsperante 

Antaŭ ol ekblogi vi devas respondi 
kelkajn demandojn: 

Ĉu mi havos tempon por blogi? 

Skribi certe ne estas tre facile 
kaj kelkfoje vi ne havas tempon 
por skribi ĉiun semajnon/tagon/ 
monaton. Forgesi blogi unufoje ne 
estas grava problemo, sed estas pli 
bone entute ne ekverki ol ekverki 
kaj ne daŭrigi vian blogon! 

Pri kio mi verkos? 

Ekzistas multaj temoj por blogoj, 
kieEkzistas multaj temoj por blogoj, 
kiel muziko, kulturo, libroj, via vivo, 
Esperanto-movado, ktp. Elekti temon 
estas gravege ĉar, ekzemple, kiam iu 
vidas blogon pri kulturo el Brazilo, 
kiam oni revenas al ĝi, oni volas legi 
plu pri brazila kulturo. Sed, se tiam 
oni vidas afiŝojn pri rok-muziko en 
Britio, la blogo iĝos stranga al ni! Por 
elekti temon, mi donas al vi kelkajn 
konsilojn: 

* Vi devas verki pri io, kion vi 
ŝatas: Se vi ŝategas muzikon kaj 
malamas la naturon, vi ne devas 
verki pri bovoj! 

* Vi skribos por aliaj, do se vi volas 
ke oni vizitu vian blogon, ne 
skribu pri temo, pri kiu preskaŭ 
neniu interesiĝas, kiel ekz.: La 
ideala geologio por la bredado de 
bovoj en Paraibo, Brazilo. 


nunl £3 

*Prefere vi devas bone koni tion, 
kion vi elektis: Se vi ja volas 
skribi pri bovoj en Nederlando, 
vi devas almenaŭ legi multe 
pri tio! 

* Se vi ne povas elekti specifan 
temon, verku pri via vivo. Se 
vi iras al iu koncerto, vi povas 
rakonti tion kaj paroli pri via 
preferata kantisto! Se vi vidis 
interesan filmon, vi povas ankaŭ 
rakonti tion kaj paroli pri la 
filmoj, kiujn vi preferas! 

Kiel vi nomos vian blogon? En 
la Esperanta blogosfero ekzistas 
almenaŭ 2000 blogoj, oni havas 
multege da informoj hodiaŭ, do kial 
iu klakos sur la ligilo de via blogo? 
Ĝenerale, ĉar la nomo estas interesa! 
La nomo de blogo devas esti unika 
kaj prezenti ĝian temon: Ekzemple, 
ĉar mia blogo nomiĝas "Mia vivo 
kiel Ana", oni esperas legi blogon 
pri la vivo de Ana, ne pri bovoj en 
Norvegio! 

Fine, vi devas elekti la blogo- 
sistemon, kiun vi uzos. La plej 
popularaj nun estas "Blogger" kaj 
"Wordpress". 

Blogger: Se vi ne multe konas 
"HTML" kaj programadon por retejo, 
Blogger estas bonega. ĉi estas 
treege simple uzebla, oni povas fari 
ne-profesiajn kaj belajn retpaĝojn 
rapide kaj facile! Se vi volas krei 
profesian retpaĝon, eble vi povas 
fari tion per Blogger, sed estos pli 
malfacila tasko. 

Wordpress: Tiu blogsistemo estas 
iom pli komplika ol Blogger, sed oni 
povas fari multajn aferojn tie, ankaŭ 
tre belan blogon kaj profesiajn ret- 
paĝojn! Se vi estas komencanto, 
Blogger estas pli bona, se ne, vi certe 
jam scias kiun elekti kaj kial! 

Blogado certe estas bonega sperto 
por ĉiuj! ■ 


Blogo: Interreta taglibro 

Blogosfero: La tuto el la interretaj 
taglibroj en Esperanto. 

Specifa: Aparta, kiu al nenio alia 
similas. 


20 


NUMGRO £46 C£0II:6) 






TEJO TUTMONDE 


Aligatorejo por aligatoroj 

Ekde la 16a ĝis la 20a de novembro 2011 okazis en la estonia ĉefurbo Talino 
la 6a Foiro pri Edukaj lloj. Ĝin organizis SALTO Youth Netvvork kaj en ĝi 
reprezentis TEJOn Manuela Ronco. Krome, ŝi organizis tie aligatorejon, kiu 
estis speciala - ĝi estis por veraj aligatoroj, neesperantistoj. TEJO-Tutmonde 
demandis ŝin pri la aranĝo kaj pri la reago de eŭropaj junuloj al la internacia 
lingvo. 


TEJO-Tutmonde: Unue, pri kiu aranĝo temis? 

Manuela Ronco: Pri la 6a Foiro pri Edukaj lloj. En ĝi partoprenis 
126 homoj, ĉefe el eŭropaj landoj, kiuj laboras diversmaniere por 
la junularo. Plejparte ili estis edukistoj aŭ projektmastrumantoj 
en junularaj organizoj aŭ oficistoj de eŭropaj instancoj, kiuj 
subtenas junularon, aŭ de la naciaj agentejoj de la programo 
"Junularo Aganta". La ĉi-jara foiro havis kiel ĉeftemon "Kulturo", 
sed miaopinie la programo ne multe substrekis tion. Ĉiukaze ĝi 
estis sufiĉe interesa kaj intensa: ĝi ĉefe konsistiĝis el mallongaj 
sesioj dum kiuj iuj el la partoprenantoj aŭ la organizantoj prezentis 
siajn "edukajn ilojn". Ĝi povis esti metodo por diskuti temon, 
ludo, art-teĥniko, manlibro ktp. kaj oni povis aŭ "prelegi" pri ĝi, 
aŭ igi la partoprenantoj rekte sperti ĝin. Temis pri ambaŭflanka 
lernado, ĉar la partoprenantoj estis invititaj komenti la ilon, sugesti 
ŝanĝojn por igi ĝin pli efika aŭ por uzi ĝin en alia kunteksto. 
Ĉiun sesion ĉeestis ankaŭ unu spertulo kiu havis la rolon de 
"kritika amiko", kun kiu la preleganto povis poste neformale 
diskuti. Memkompreneble ne mankis iuj pli distraj 
momentoj, kiel internacia vespero, koncertoj, 
vespera ekskurso al la urbocentro ktp, kiuj multe 
kontribuis bonetosigi la grupon. 

TT: Ĉu la aranĝo plaĉis al vi? 

MR: Ĝi estis unu el la plej bone organizitaj 
eventoj en kiuj mi iam ajn partoprenis. Jam en 
la halo de la flughaveno oni aranĝis budon por 
bonvenigi la alvenintojn kaj doni indikojn, kiel 
atingi la hotelon. Ĉio okazis ĝustatempe, la ejoj 
estis perfektaj, kaj estis multe da volontulaj helpantoj, kiuj havis 
ĉiu sian precizan kaj antaŭdifinitan taskon. La retejo estis ĉiutage 
ĝisdatigita kaj estis aparta skipo kiu okupiĝis pri la dokumentado 
de la evento, per fotoj, videoj kaj eĉ desegnoj. Ĉar ĉiam okazis 
samtempe kvin programeroj, oni devis registriĝi antaŭe per la 
retejo, kie poste aperis onia "persona agendo", kun la tempo kaj 
loko de ĉiu programero. Krome, ankaŭ surloke oni trovis ĉiutage 
programtabulon, kun la listo de la aliĝintoj, por povi kontroli 
al kio oni registriĝis. Ankaŭ la prelegontoj devis antaŭanonci 

kion ili bezonos, kaj trovis 
la petitan materialon en 
aparta koridoro, kie deĵoris 
afabla volontulino. Ne 
perdiĝi en la kongresejo 
helpis grandaj sagoj. 
Ankaŭ la manĝoj estis 
bongustegaj. Ili estis 
prezentitaj de la studentoj 
de iu fama altlernejo pri 
hotel-mastrumado, kiuj 
servis nin kiel reĝojn. 

TT: Fakte, kial vi decidiĝis partopreni en la foiron? 

MR: Mi volis partopreni, ĉar TEJO planas plifortigon de la 
kultura fako kaj ĉar mi pensas, ke, ĉefe kadre de laĵus naskiĝinta 
adoleska komisiono, gravas pripensi la edukan dimension de nia 
agado. Pli konkrete, mi esperis malkovri novajn ilojn, kiujn oni 
povu adapti kaj uzi por niaj celoj, kaj prezenti mem la sperton de 





TEJO al la aliaj. Mi 
volis ankaŭ profiti 
okazon gravan el la ekster-rilata flanko. 

TT: Kion do vi prezentis dum la foiro? 

MR: Dum la foiro mi prezentis edukan ilon, do mi povis 
gvidi unu-horan sesion, kiun partoprenis 17 homoj. Mi decidis 
proponi cerboŝtormon pri lingvaj bariloj kaj lingva diskriminacio, 
petante du grupojn diskuteti pri la du temoj kaj pretigi afiŝojn. 
Mi poste okazigis "aligatorejon", sed en kiu oni rajtis paroli nek 
sian denaskan lingvon nek la anglan. Mi pensis ke tio povus esti 
ekzerco por pripensi lingvajn barilojn dum internacia junulara 
agado, kaj ilo uzebla en internaciaj grupoj kiel interkona ludo kaj 
por prezenti la lingvan diversecon. Krom tio, mi montris kelkajn 
ekzemplerojn de Kontakto kaj de E-Elektronike, plus kelkajn aliajn 
informilojn kaj varbilojn. 

TT: Kiujn reagojn vi ricevis? 

MR: Rilate al mia programero, ĉe ĝia fino mi estis 
tre malkontenta. Fakte estis malmultege da tempo 
por enkonduki la temon kaj por diskuti, kaj mi 
pensas ke pro tio la plejmulto de la partoprenantoj 
ne kaptis la sencon de mia prezento. Ekzemple 
iu eĉ komentis: "Jes, la aligatorejo estis amuza 
ludo, sed ĝi ne helpas solvi lingvajn problemojn en 
internacia agado, kaj, kion mi pensis dum ĝi, estas, 
ke por interkompreniĝi estintus pli facile paroli 
angle". Tamen, mi ankaŭ rimarkis ke, kvankam ili 
preskaŭ ne ricevis ajnan startigon de mi, la du diskutgrupoj ekigis 
interesajn diskutojn pri la lingva problemo. La partoprenantoj estis 
ĝenerale homoj kun multaj spertoj tiurilate, ĉar ili multe vojaĝis 
kaj agis internacie. Kelkaj el ili starigis debaton ankaŭ el politika 
kaj ekonomia vidpunktoj, kaj kvazaŭ nevolis halti... Do, verŝajne 
ne estis kompleta fiasko. 

TT: Mi bedaŭras, ke la rezulto de via prezentado ne estis tio, kio ĝojigus 
nin... 

MR: Post mia sesio mi havis babiladon kun la "kritika amiko", 
brita spertulo pri edukado. Liaj komentoj estis sufiĉe pozitivaj. 
Li ĉefe donis al mi kelkajn konsilojn, kiel konduti dum publika 
parolo. Mi evidente ne elstaras pri tio, sed pli kaj pli pliboniĝas. 
Ekzemple li diris ke mi povintus pli efike "merkatadi" mian ilon, 
ne zorgante pri tio, ke ne estas tempo por bone klarigi, aŭ ke 
mi antaŭe neniam uzis ĝin ekster Esperantujo, ktp. Sed simple 
ŝajnigante ke mi estas montranta ion mojosan al la aliaj, kaj 
donante al ili nemaltrafindan okazon por lerni pri ĝi, k.s. Li ankaŭ 
substrekis ke en unu-hora sesio estas tre malfacile prezenti ion, 
ĉar oni ne havas eblon adaptiĝi al la publiko, ŝanĝi programon, 
k.s., sed, ketio, kion mi traktis, estis interesa temo portrakti dum 
seminario aŭ dum junulara interŝanĝo, kaj li instigis min prilabori 
ĝin por estontaj uzoj. 

TT: Ni parolis pri via prezentado kaj pri la reagoj pri ĝi. Sed kiaj estis la 
reagoj ĝenerale al Esperanto - ne depende de via prezentado? 

MR: Mi preskaŭ ne parolis pri Esperanto, sed diversaj homoj 
siainiciate venis serĉi min por peti informojn. Multaj diris ke ili 




21 













TEJO TUTMONDE 


ĉiam simpatiis al la ideo de la lingvo internacia, sed ne multon 
konis. Kelkaj ŝajne ekhavis malbonan impreson de io, kaj timis 
trovi tre fermitan aŭ fanatikan medion. Sed aliaj nomis al mi 
konatulojn esperantistojn, kun kiuj ili jam plezure kunlaboris, 
aŭ ĉiukaze diris ke ili volonte kunlaboros kun E-organiza]oj. Alia 
interesaĵo estas la "sukceso" de la revuo Kontakto, kiu multe 
plaĉis al ĉiuj... luj demandis ĉu mi ne havas version en la angla 
por donaci al ili, kaj aliaj petis ekzempleron, kvankam ili ne povis 
kompreni la artikolojn. Ŝajne ili estis altiritaj de la temoj, aktualaj 
kaj internaciaj, ekzemple knabo 
el Cisjordanio rekonis el la bildoj 
artikolon pri bierejo en sia lando, 
kaj multe miris pri tio. Mi donis al 
li ekzempleron: eble li eklernos la 
lingvon nur por kompreni kion oni 
diras pri lia lando! 

TT: Ĉu la foiro okazos denove? 

Jes, venontjare ĝi okazos en 
Varsovio. Miaopinie estos ege 
grave denove partopreni, ĉi-foje 
pli preparitaj kaj pli multnombraj. 
Do mi esperas, ke pola E-junularo notos tion en sia agendo. 

TT: Do, ni kaptu la ŝancon! Manuela, dankon por la intervjuo! 

MR: Dankon al vi. 


Februara renkontiĝo en Kubo 

Ariadna GARCIA GUTIERREZ - Kubo 

Ekde la 15a ĝis la 19a de februaro 2012 okazos en Kampadejo Rfo 
Seibabo Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERO 2012). La ĉeftemo 
de la aranĝo estas „Esperanto: internacia lingvo por edukado al 
daŭrigebla evoluo", sed oni pritraktos ankaŭ ekzemple lingvan 
ekologion, kulturan kaj lingvan diversecon aŭ kulturan identecon. 
La vorto „seibabo" el la lingvo de niaj tainaj praloĝantoj signifas 
lokon kun multe da ceiboj. La kampadejo Rfo Seibabo, sudokcidente 
de Manicaragua, sur la limo inter la provincoj Villa Clara kaj Sancti 
Spiritus estas ideala por Kuba Esperanto-Renkontiĝo 2012. 

Tre rava naturo ĉirkaŭas la turismejon, kiu disponigas al ni sportejojn 
(volejbalo kaj basketbalo), komputilejon kaj videohalon. En du-tri aliaj 
ejoj eblos okazigi diversajn kunsidojn. Surloke aĉeteblas trinkaĵoj 
kaj leĝeraj manĝaĵoj. 

Ne nur kunsidoj formalaj kaj neformalaj, sed ankaŭ lernado, distriĝo 
kaj amuziĝo estos konsistiga parto de nia restado. Tie eblos ankaŭ 
bani sin en la puraj akvoj de la rivero Seibabo, al kies bonaj banlokoj 
kondukas du piedvojoj. 

Se vi volas partopreni, kontaktu: 
lsmary Lezcano Garcfa 
Asociacibn Cubana de Esperanto 

Vista Alegre 264 entre Juan Bruno Zayas y Luz Caballero, 

La Vfbora 

10 de Octubre, 10500 La Habana 
ismary@esperanto.co.cu 



Kvardek aktivuloj renkontiĝis en Dresdeno 

En mojosa etoso pasis Aktivula Renkontiĝo, kiu okazis en la germana urbo 
Dresdeno ekde la 28a ĝis la 30a de oktobro 2011. Organizis ĝin Germana 
Esperanto-Junularo kaj partoprenis ĝin kvardek aktivaj gejunuloj ĉefe el Germanio, 
Ĉeĥio kaj Pollando, sed venis unuopuloj ankaŭ el Britio kaj Hungario. 

Daniel MRAZEK - ĈeNo 



Prelego de Rolf Fantom 


La organizantoj elektis bonegan lokon: junularan ŝipon sur 
la rivero proksime de la urbocentro. La programo komenciĝis 
vendrede la 28an de oktobro per vespermanĝo kaj enkondukaj 
informoj, kio la partoprenantojn atendas. La ĉefa tago poste estis 
sabato. Antaŭtagmeze prelegis Lu VVunsch-Rolshoven, kiu la 

ĉeestantojn konatigis 
kun tio, kiel efike 
organizi renkontiĝon. 
Li emfazis, ke certe 
gravas, por kiu 
celgrupo la aranĝo 
devas esti - kaj laŭ 
tio elekti la lokon, 
daton kaj longecon 
de la renkontiĝo. Li 
ankaŭ malkaŝis, kion 
Junulara ŝipo ne forgesi pritrakti 

kun la posedanto de 

la ejo, kie la renkontiĝo okazis. Laŭ li utilas ankaŭ, se organizantoj 
havas taskoliston, por ke ĉiu sciu, kion fari kaj kiam. 

La posttagmanĝa programero apartenis al Rolf Fantom. Li 
organizis laborgrupon, en kiu li emfazis, ke necesas, ke la aranĝoj 
estu taŭgaj ankaŭ por novuloj en la Esperanto-movado. Se oni 
plenigas aliĝilon por iu aranĝo, estas por spertulo facile decidi 
ĉu elekti amasloĝejon aŭ ĉambrojn, aŭ kiun landkategorion indiki. 
Sed novulo ne scias, kio estas amasloĝejo aŭ landkategorio. La 
laborgrupo de Rolf komenciĝis fakte jam vendrede vespere, kiam 


li al la partoprenantoj disdonis aliĝilon al iu fiktiva aranĝo kaj taskis 
al ili plenigi ĝin. Problemo estis, ke la aliĝilo estis plenplena de 
kolumnoj kaj skribita per la araba skribo... Tiel Rolf volis demonstri, 
kiel povas senti sin novulo plenigante aliĝilon al iu E-aranĝo. Dum 
sia sabata programero li poste proponis alian, pli taŭgan, aliĝilon. 
La organizantoj de iu aranĝo do devus pensi ankaŭ pri nespertuloj 
kaj proponi al novuloj iun interesan programon, por ke ili ne sentu 
sin fremdaj. 

Dimanĉe antaŭtagmeze prelegis Julia Hell pri fortaj kaj malfortaj 
lokoj en Esperanto-asocioj - kaj kiel solvi ilin. 

Memkompreneble oni ne nur laboris. Leo Sakaguchi preparis 
malgrandan diskotekon (dum kiu oni devis ege atenti, ĉar en la ŝipo 
estis tre malaltaj plafonoj:-)) kaj ĉiuvespere oni grupe promenis en 
la historia urbocentro kaj serĉis drinkejon (trovi taŭgan drinkejon 
por kvardek personoj ne tiom facilas :-) ). Oni povis ankaŭ ludi 
kartojn aŭ tabulludojn. Do, post la tago plena de laboro oni povis 
bone ripozi, amuziĝi kaj 
precipe amikiĝi. 

Post la dimanĉa 
tagmanĝo en 
kebabejo venis adiaŭo 
kaj la partoprenintoj 
disvojaĝis al sia hejmo 
kun akiritaj spertoj, 
kiuj espereble estos 
uzataj por kresko de 
Esperanto. 




Prezentado 


22 


NUMGRO 246 (2011:6) 


Fotoj: Andre Mŭller 












TEJO TUTMONDE 


Lingvokurso en Varsovio 

Szabolcs SZILVA - Hungario 





La 6an de oktobro 
2011 en Varsovio, 

P o I I a n d o , m i 
komencis instrui 
mian unuan grupon 
de "esperontistoj". 

Evidente laŭ la 
vortoŝerco, temas pri 
ontaj esperantistoj, 
kies lingva nivelo 
tiam estis nulo. Antaŭ 
ol mi instruis tiun ĉi 
grupon, mi jam instruis private en Hungario dum du jaroj, 
sed ĉiam nur unu personon en la sama tempo. Ni povas 
diri, ke ankaŭ mi estis "nululo" pri la instruado dum la kurso. 

Aldoniĝas, ke ni ja ne havis 
komunan lingvon tiam: mi ne 
parolas ilian gepatran lingvon, 
la polan. 

Kiel mi poste eksciis, en 
ĉiu aŭtuno en ĉiu jaro okazas 
E-kursoj en Varsovio. Tion 
mi trovas tre bona afero, ĉar 
tiel ĉiam estas eble kapti 
novajn personojn. La ideon 
pri tio, ke mi okazigu kurson, 
levis Arkadiusz Zychewicz, la 
prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (PEA). Mi sentis min 
honorigita kaj dankeme akceptis la inviton. Anna Magier, 
estrarano de PEA, proponis sin kiel helpanton. Mi akceptis, 
kaj nun ŝi en preskaŭ ĉiuj lecionoj havas sian eron por taski 
al lernantoj. 

La leciono okazas en la sidejo de PEA ĉiu-ĵaŭde vespere. La 
kurson partoprenas 
konstante ĉirkaŭ 
ses personoj. Mi 
nomas ilin "la 
forta kerno". Dum 
la leciono mi uzas 
preskaŭ nur rektan 
metodon, kaj nur 
Esperanton por 
instrui. Ankaŭ por 
mi estas bonege 
vidi la efikon de tiu 
metodo, pri kiu mi jam lernis antaŭe de spertaj instruistoj. Ili 
estas tre diligenta grupo, jam post la naŭa leciono ili kapablas 
esprimi sin pri la familio, laboro, tagordo, veturado, tempo kaj 
vetero. Kaj kion ili scios en la fino de la kurso? Kiu scias? Eble 
ili devus pripensi fari ekzamenon pri Esperanto. 


TEJO serĉas... novan redaktoron de 
TEJO-Tutmonde! 

Ĉu vi ŝatas ĵurnalismon? Ĉu vi interesiĝas pri la internacia 
junulara E-movado? Fariĝu redaktoro de TEJO-Tutmonde, 
kaj helpu ĉiam liveri aktualajn, interesajn informojn pri tio kio 
okazas en TEJO kaj en ĝiaj Landaj Sekcioj. 

Pliajn informojn ĉe: www.tejo.org 


Generalaj informoj pri TEJO 

TEJO estas mallongigo de Tutmonda Esperantista Junulara 
Organizo. Gi estas la junulara sekcio de UEA, Universala 
Esperanto-Asocio. TEJO popularigas internacian kompreniĝon 
per renkontiĝoj, edukaj programoj kaj uzo de internacia lingvo, 
Esperanto. La organizo defendas la kulturan riĉecon de lingva 
diverseco, homajn rajtojn de lingvaj minoritatoj kaj tutmondan 
kompreniĝon per facila aliro al internaciaj kontaktoj. Uzo de 
Esperanto estas la kadro de niaj klopodoj. 

Centra Oficejo de UEA/TEJO 

Nieuvve Binnenvveg 176 - NL-3015 BJ Botterdam - Nederlando 
Tel.: (01 0) 436 1 044- Faksilo: (010) 436 1 751 , 

Betadreso: oficejo@tejo.org 

Estraro de TEJ0 

tukasz ZEBB0WSKI - prezidanto, kunordigo, homaj rimedoj - lukasz@tejo.org 

Paulrna KOZUCHOVA- ĝenerala sekretario, kulturo - paulina@tejo.org 

Alisa NIKITINA - kasisto, financoj, subvencipetado - alisa@tejo.org 

Sergey TYIBiN - unua vicprezidanto, informado - sergeo@tejo.org 

Michael Boris MANDIBOLA- dua vicprezidanto, eksteraj rilatoj - michael-boris@ 

tejo.org 

Nico HUUBMAN -tria vicprezidanto, aktivula trejnado, seminarioj - nico@tejo.org 

Tina TISLJAB - estrarano, kongresoj - tina@tejo.org 

Petra SMIDELIUSZ - estrarano, landa agado, edukado - petra@tejo.org 

Membroservoj de TEJO _ 

Kiel membro de TEJO vi ricevas: 

• la revuon Kontakto kun la rubriko TEJO-Tutmonde 

• rabaton por la Internacia Junulara Kongreso 

• eblon partopreni en seminarioj 

• eblon engaĝiĝi en interesa kaj internacia agado kaj tre grave: vi helpas al la 
junulara movado de Esperanto! 

Se vi aĝas pli ol 30 jarojn kaj volas ĝui la samajn avantaĝojn (kaj revuojn) kiel 
membroj de TEJO, kaj aldone subteni TEJO-n, vi estas bonvenigata fariĝi Patrono 
de TEJO. (Pliaj informoj sur www.tejo.org/patrono aŭ demandi ĉe la Centra 
Oficejo). 

Agado de TEJO 

La agado de TEJO konsistas precipe el: 

• informado en junularaj medioj pri la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj pri 
ĝia solvo 

per Esperanto 

• praktika utiligo de Esperanto je la servo de la junularo kaj informado pri tio en 
junularaj medioj 

• okazigo de kongresoj, konferencoj, seminarioj kaj aliaj kunvenoj 

• instigado al la membroj de TEJO aktive partopreni en la Esperanta movado. 

• Aktivula Trejnado (pli da informoj ĉe www.tejo.org/aktivula_trejnado) 

• Eldono de Pasporta Servo (www.pasportaservo.org), la adresaro de gastigantoj 
kiuj pretas senkoste gastigi esperantistojn; ĉiujare aperas ĝisdatigita eldono. 

Subtenu la agadon de TEJO 

Ekzistas multe da ebloj helpi TEJO-n en ĝia agado. La plej gravaj estas membriĝi 
aŭ patroniĝi. 

Sed vi ankaŭ povas helpi al konkretaj agaderoj de TEJO. Mondonacojn al ĝenerala 
agado de TEJO bv. pagi al la UEA-konto "tejtej" (indiku la celon de donaco, ekz: 
"donaco por KEB" aŭ "donaco por landa agado") Eblas ankaŭ tiel donaci por 
specifaj celoj: 

• Fonduso "Partoprenu IJK-n" - TEJO per ĝi subvencias la partoprenon de TEJO- 
aktivuloj al IJK 

• Pasporta Servo - eble la plej fama eldonaĵo de TEJO 

Por pliaj detaloj pri pagmanieroj, bv. rigardi ĉe www.uea.org/alighoj/pag_manieroj. 
html aŭ demandi ĉe la Centra Oficejo. 

TEJO dankegas vin pro via subteno! 



TTT-ejo: www.tejo.org 




53 





















www.imoflG 



NE MANKAS KIALOJ PORMEMBRIGIEN 




en2012 







Off^ESTteCU^TftSOmJETURj 
PIEVVJO TORTEJOH^StMBHOJ 



r-& 


MOVAiT-ĈEMlZOJ! 








ftltUSAJ Hfeflfflj.lttJiij 


Jpjl 

JUNAE-komunumo 

V5 HELPOSJlJMULJLFEAiN ORGANOON foj HAVOS ŜANCON 
emgĥĝgjbj i^nBiNAaAJpROjeaoj 




■ B x